Portalo:Muziko

Muziko estas organizita sistemo de sonoj. Kiel memstara arto ĝi estis agnoskita proporcie malfrue. Ekzistas kelke da teorioj pri estiĝo de la muziko, kiuj reciproke ne eliminas sin: Kelkaj primitivaj kulturoj pruvas tion, ke la muziko estiĝis per similigado de kantbirdoj kaj pluaj naturaj sonoj. Laŭ plua teorio la muziko estiĝis kiel akompano de laboro kaj ĝi helpis konservi labortempon. El ekzistado de tonlingvoj (kiel la ĉina) oni ankaŭ juĝas, ke la muziko povis estiĝi komune kun parolo. La muzikon oni dividas laŭ kelkaj faktoroj ekz. al profana kaj spirita, popola kaj arta kaj plu al muzikaj direktoj kaj ĝenroj.

Richard WAGNER [ˈʁiçaʁt ˈvaːɡnɐ], en esperanto Rikardo Vagnero (laŭ PIV 2005), (naskiĝis la 22-an de majo 1813, en Lepsiko, kaj mortis la 13-an de februaro 1883 en Venecio) estis unu el la plej gravaj germanaj komponistoj dramistoj, poetoj, verkistoj, teatra reĝisoro kaj orkestrodirektisto. Per siaj muzikdramoj li validas kiel unu el la plej gravaj novigantoj de la eŭropa muziko en la 19-a jarcento. Li ŝanĝis la esprimkapablon de la romantikisma muziko same kiel la teoriajn kaj praktikajn fundamentojn de la opero, formante dramajn agadojn kiel tutarta verko kaj verkante por ili tekston, muzikon kaj sursceniginstrukciojn. Kiel unua komponisto li fondis festivalon en la festivalejo de Bayreuth planita de li. Liaj novigoj en la harmoniaro enfluis la evoluon de la muziko ĝis la Nova Muziko. Per sia traktaĵo Das Judenthum in der Musik (La judaro en la muziko) li apartenas intelekthistorie al la probatalantoj de kontraŭjudismo.
Pasintaj artikoloj de la monato: Bill Evans (pianisto), Oscar Pettiford, Coleman Hawkins, Count Basie Orchestra, Kansasurba ĵazo, ...

red. Tiu ĉi portalo pri muziko fakte ne moviĝas ekde 2012. Tamen, es iu volas revivigi ĝin, tiu estas libera krei paĝojn aŭ sekvi la projektojn.
Se vi interesiĝas kontribui bonvolu enmeti suben vian nomon (algluu * --~~~)
- --→ Airon
- ...--Longharulo 14:16, 7. Apr 2010 (UTC)
Germana muziko – Itala muziko – Franca muziko – Ĉeĥa muziko
Muziko laŭ periodoj – Muzikhistoriistoj – Historiaj muzikaj instrumentoj
Muzikistoj laŭ landoj – Muzikistoj laŭ instrumentoj – Muzikistoj laŭ ĝenroj – Muzikaj grupoj – Kantistoj – Komponistoj
Blovinstrumentoj – Historiaj muzikaj instrumentoj – Klavarinstrumentoj – Kordinstrumentoj – Piano – Muzikinstrumenta konstruado –
Bluso – Elektronika muziko – Kabaredo – Klasika muziko – Muzikaloj – Pop-muziko – Popola muziko – Regeo – Repo – Rok-muziko – Rokmuzikaj ĝenroj – Ĵazo –