Portalo:Pedofilio/Artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Listo de selektitaj artikoloj[redakti fonton]

Selektitaj artikoloj por inkludo en la ĉefpaĝo de Portalo:Pedofilio.


Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/01

Logotipo de PNVD.

La Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco (nederlande Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, PNVD) estis nederlanda politika partio sen parlamenta reprezentado, oficiale fondita la 31an de majo 2006 de tri pedofiliaj aktivuloj, inter kiuj Ad van den Berg, preziadanto de la asocio Martijn. Ĝi sin difinis kiel hom-liberala kaj ĝia moto estis sapere aude ("kuraĝu pensi" en la latina), devizo de la kleruloj laŭ Kant. Ĝia deirpunkto estis denunco de tio, kion ĝi difinis kiel senŝanĝa socio en kiu la civitanoj kondutas kiel aŭtomatoj kaj kapablas nek pensi per si mem nek oponi al la regantaj ideoj. La programo de PNVD aspiris maksimumigi diversecon de opinioj kaj vivstiloj, respekton al individuaj diferencoj kaj pensliberecon. Malgraŭ tio, ke ĝiaj aktivaĵoj estis tre limigitaj, la partio estis centro de polemiko ekde ĝia kreo pro la proponoj de ĝia programo koncerne seksecon, kiuj inkluzivis inter aliaj rimedoj progresivan reduktadon de la aĝo de konsento.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/02

Pedofilia gazetaro estas la ensemblo da presitaj periodaĵoj speciale destinataj al pedofiloj. Ĝi povas enteni aktualaĵojn, eseojn kaj informojn pri pedofilio kaj infaneco, kaj ankaŭ erotikaĵojn.

La unua konata periodaĵo specife dediĉita al pedofilio estis la akademia revuo International Journal of Greek Love, publikigita en Usono inter januaro 1965 kaj novembro 1966 de la fama numismato Walter Breen. Ĝi prezentiĝis kiel revuo "trimonata dediĉita al studoj literatura, historia, sociologia, psikologia kaj aliaj rilataj al la fenomeno de la greka amo, difinita kiel la amo inter viroj kaj adoleskantoj". Malgraŭ ĝia efemereco kaj limigita cirkulado, la ĵurnalo, kiu signifis pioniran provon publikigi sciencan revuon dediĉitan al studado de pederastio, havis konsiderindan influon sur la samseksemaj akademiistoj kaj faciligis la vojon al aliaj gravaj aktivistaj aŭ akademiaj publikaĵoj pri la temo. La artikolo de Jonathan Drake pri la prostituado en Turkio restas ankoraŭ nun unu el la fontoj plej citataj pri la samseksemo en tiu lando. Aliaj kontribuoj kiuj helpis por la debato estis la artikolo de Toby Hammond pri Paidikion, anonima pederastia manuskripto 570-paĝa verkita de Kenneth Searight, kreinto de la helplingvo sona, ĉ. 1917, kaj la studo de Marion Z. Bradley pri la femina "greka amo" en la moderna literaturo.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/03

Leĝoj pri posedo de infana pornografio en la mondo.
     – Posedo de infana pornografio laŭleĝa
     – Posedo de infana pornografio kontraŭleĝa
     – Posedo de ĉia pornografio kontraŭleĝa
     – Donitaĵoj nehaveblaj

La infana pornografio estas tiu pornografio prezentanta eksplicitajn seksajn rilatojn kiujn partorpenas infanoj. Oni povas uzi diversajn rimedojn por ĝia produktado, inkludante rakontojn, revuojn, fotografiojn, skulptaĵojn, desegnaĵojn, pentraĵojn, bildstriojn, animacion, sonregistradojn, filmojn, filmetojn kaj videoludojn. La infana pornografio estas dividita en simulita infana pornografio kaj pornografio produktita per rekta partopreno de neplenaĝuloj.

Naŭdek kvar el la 187 membroŝtatoj de Interpol havis leĝojn specife adresataj kontraŭ infana pornografio en 2008, kvankam tio ne inkludas la naciojn malpermesantajn ĉian pornografion. El tiuj 94 landoj, 58 malpermesas posedon de infana pornografio sendepende de la intenco distribui ĝin. Nuntempe, distribuo kaj posedo de infana pornografio estas malpermesataj en plej multaj okcidentaj landoj.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/04

Grupo de muzikistoj ludas por dancoknabo; Samarkando, ĉ. 1905-1915, fotaĵo de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.

Baĉabazio (perse بچه بازی, DMG Bača Bāzī, laŭvorte «ludi kun la infanoj»), estas tradicia formo de pederastio etendita tra centra-orienta Azio ekde ĉ. la 8a jarcento, en kiu antaŭadoleskaj kaj adoleskantaj knaboj («bača», dancoknabo) en belaj vestoj, simile al feminaj, kun kloŝetoj ĉe la manartikoj, dancas kaj ludas tradiciajn instrumentojn en festoj organizitaj por riĉaj viroj («bača bāz», knaboludistoj), kiuj pagas por ilia vivo, manĝo kaj loĝejo. La posedo de dancoknaboj povas utili al knaboludistoj por montri sian aŭtoritaton kaj riĉecon.

Historie pli ofta ol nuntempe, precipe en la nordaj regionoj de Afganio kaj paŝtunaj en Afganio kaj Pakistano, ĝi komencis dekadenci en la urbegoj ekde la Unua Mondmilito pro la enkonduko de la okcidenta kulturo per la brita, franca kaj rusa koloniantoj.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/05

Inter 1977 kaj 1979, dum oni diskutis reformon de la kriminala kodo en la franca Parlamento, multaj intelektuloj subskribis peticiojn kaj nefermitajn leterojn, kiuj petas malkrimigon de ĉiuj konsentaj seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj mapli ol 15-jaraj (aĝo de konsento en Francio), t.e. forigo de la jura supozo de perforto en seksaj rilatoj sub tiu ĉi aĝo.

La plej rimarkinda, aperinta en la ĵurnalo Le Monde la 26an de januaro 1977, ankaŭ reproduktita en Libération, titoliĝis Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne al neplenaĝuloj kaj estis redaktita subtene de tri francaj civitanoj aperintaj antaŭ la Tribunalo de Versailles akuzitaj pri "atencoj al la pudoro sen perforto sur neplenaĝulojn malpli ol 15-jaraj" kaj pro esti fotografintaj iliajn partnerojn. Du el ili restis en preventa aresto jam de 1973, fakto kiun la letero kvalifas "skandala". La teksto asertas, ke la infanoj suferis "eĉ ne la plej etan perforton" kaj ke la rilatoj estis "konsentaj", kaj ĝi aldonas: "Se knabino 13-jara havas la rajton al la [antikocipa] pilolo, por kio supoze estas tio?" kaj “tri jarojn pro iuj kisoj kaj karesoj, ja sufiĉas!”.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/06

Spirala triangulo uzata de knabamantoj kiel simbolon.

La pedofilia movado estas socipolitika movado kiu defendas socian kaj institucian aprobon de pedofilio kaj de tio, kion la pedofiliaj aktivuloj difinas kiel konsentaj seksrilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj, strebanta atingi cele al tio sociajn kaj leĝajn ŝanĝojn kiel la nuligon aŭ reformon de la aĝo de konsento, la agnoskon de pedofilio kiel specifan seksan orientiĝon kaj ĝian forigon kiel parafilio el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj.

Centrita sur senmitiga akademia debato, la movado naskiĝis en Nederlando dum la 1950-aj jaroj, per la agado de la psikologo Frits Bernard kaj de la senatano kaj juristo Edward Brongersma. Ĝi baldaŭ rezultigis la kreon de multaj asocioj defende de pedofilio en multaj landoj. En la 1970-aj jaroj, en la kunteksto de la 'seksa revolucio', la movado spertis dumtempan progreson al ĝiaj celoj en okcidenta Eŭropo, precipe en Nederlando, sed ĝi komencis dekadenci ekde la 1980-aj jaroj.

La publika opinio montradis fortan malaprobon al la pedofilia movado kaj ties socia kaj politika disvolviĝo restis tre limigita. Nuntempe, plej multaj naciaj registaroj aliĝas al la protokoloj de Unuiĝintaj Nacioj por difini la leĝojn pri aĝo de konsento, kvankam tiuj ĉi varias laŭ landoj.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/07

Justine, franca originala eldono de 1791.

Pedofilio kaj rilataj temoj, kiaj la infana sekseco aperas de la komenco en la historio de literaturo kaj estas pli kaj pli oftaj en la nuntempaj libroj. En tiaj verkoj distingeblas du malsamaj traktadoj de pedofilio: el ekstera vidpunkto, sin adresante al la perceptado de la publiko (ofte negativa); el intimisma vidpunkto, provante elvoki la aman kaj seksan vivon de la pedofiloj aŭ de la infanoj kaj adoleskantoj (ofte verkitaj de pedofilaj aŭtoroj). Tiaj temoj aperas en multaj ĉef-verkoj de la generala literaturo.

En la Antikveco, precipe en Grekio, la erotika rilato inter viroj kaj adoleskantoj estis rigardata kiel natura. Tiu ĉi koncepto reflektiĝas en tekstoj kiel tiuj de Platono, kiu elvokas pederastion en verkoj kiaj Simpozio, aŭ en la poemoj de latinaj aŭtoroj kiaj Katulo, Tibulo, Horacio kaj aliaj.

De la 20a jarcento ĝis nun tiaj temoj estas elvokitaj multe pli ofte, precipe per la apero de pedofilaj rolantoj en ĉiuj kategorioj de literaturo, sed ankaŭ en la populara kulturo kaj en bildliteraturo. Surrigardo al la traktado de tiaj temoj en literaturo ilustras la kulturan ŝanĝon de perceptado pri pedofilio kaj pri la seksa diverseco tra la tempo.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/08

Logotipo de NAMBLA.

La North American Man/Boy Love Association (tradukebla kiel Usona Asocio pri Amo inter Viroj kaj Knaboj; NAMBLA) estas usona organizaĵo, fondita en Bostono en 1978 de samseksemaj pedofiloj, kiu defendas la socian aprobon de pedofilio kaj la nuligon aŭ reformon de la leĝoj pri aĝo de konsento, konforme al la ideo, ke la neplenaĝuloj kapablas konsenti seksajn rilatojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉi tiuj ne estas malutilaj se konsentaj.

NAMBLA estas la plej grava kaj longedaŭra organizaĵo de la pedofilia aktivismo. Apartenis al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) de 1984 ĝis 1994, kiam ĝi estis elpelita el tiu ĉi por rajti atingi konsultiĝan rangon kiel NRO en la Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj. Havis konstantan ekzistadon ĝis nun, kvankam ĝi hodiaŭ limiĝas al malfirme asociita membraro.

Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/09

Pederastia amindumado. Vazo dekorita de nigraj figuroj, ĉ. 530 a.K..

La pederastio en Antikva Grekio estis rilato socie agnoskata inter plenkreskulo (ἐραστής, «amanto») kaj virseksa junulo (ἐρώμενος «amato») ĝenerale en la adoleskanteco. Ĝi estis karakterizaĵo de la periodoj arkaika kaj klasika. Ĝi aperis kiel eduka aristokratia tradicio kaj por morala edukado. La grekoj rigardis ĝin kiel esencan elementon de ilia kulturo ekde la tempo de Homero.

La pederastio estis tre ligita al la atletika kaj arta tradicio de la nudeco en la gimnastiko, al la kutimo de malfruaj geedziĝoj por la viroj, al la simpozioj kaj al la fakto ke la virinoj estis enfermitaj en siaj hejmoj. Ĝi estis ankaŭ esenca por la milita trejnado kaj grava faktoro en la instruado de la trupoj.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/10

La polemiko de Rind k.a. estis debato en la scienca literaturo, publika amaskomunikilaro kaj leĝodonaj asembleoj de Usono rilate al iu metanalizo reviziita de ekspertoj pri la supozata intrinseka malutileco de la infana seksa misuzo, publikigita en 1998 en la revuo Psychological Bulletin de la Usona Asocio pri Psikologio fare de la psikologoj Bruce Rind, Philip Tromovitch kaj Robert Bauserman, kun la titolo Metanaliza studo de la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante universitatanajn samplojn.

La celo de la esploro estis determini, surbaze de la asertoj emanataj de la amaskomunikiloj kaj de la faka literaturo, se ĉiuj seksaj rilatoj kaŭzas psikologian malutilon gravan, longedaŭran kaj egale ĝeneralan sur knabojn kaj knabinojn. La aŭtoroj analizas kaj komparas la rezultojn de 59 studoj faritaj kun neklinikaj samploj el ambaŭ seksoj kiuj havis seksajn rilatojn kun plenkreskuloj dum la infanaĝo aŭ adolesko kaj ili alvenas al la konkludo, ke ĉ. 70 % de tiaj spertoj estis pozitivaj aŭ ne havis sekvojn.



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/11

Homo maskovestita en Pedobear (rolkostumado).

Pedobear (esperantigebla kiel Pedourso) estas fikcia karaktero rikura sur Interreto, aperinta unuafoje ĉe la japana retejo 2Channel. Temas pri urso reprezentanta pedofilion, ordinare elvokita por aludi ĝin ironie. Ĝi estis popularigita en 2005 ĉe la diskutforumo 4chan, dediĉita interalie al animeoa kaj mangaoa kulturoj, kaj ekde tiam ĝi disvastiĝis tra la Interreto.

Ĝi aperis unuafoje sub la formo de aski-artaĵo afiŝita de ぶる ~ 3 la 27an februaro 2003 ĉe la japana bildforumo 2channel. Ĝi estis origine nomita クマー (Kumā, クマー?) kaj havis nenian ligon kun pedofilio, sed estis prefere uzata por atentigi la evidentan intencon de iu membro krei polemikan diskuton (trolo).



Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/12

Ekzemplo de lolikono.

Lolikono (japane ロリコン rorikon) estas ĝenro de animeo kaj subĝenro de ĝenro hentajo, priskribanta seksajn rilatojn kun malgrandaj knabinoj. La vorto «Lolikono» estas japana kombinvorto, kiu konsistas el la vortoj «Lolita» (japane ロリータ rori:ta) kaj «komplekso» (japane コンプレックス konpurekkusu). En Japanio tiu ĉi vorto signifas apentecon al junaj knabinoj (kiuj estas antaŭ aŭ ĉe komenco de la pubereco), alivorte pedofilion, kaj homojn, kiuj emas havi ĝin. Ekster Japanio ĉi tiu vorto ne estas tiom ofta kaj kutime oni uzas ĝin rilate al japana animacio (animeo) kaj komiksoj (mangao), kiuj enhavas erotikajn aŭ romantikajn scenojn kun malgrandaj aŭ klare nematuraj knabinoj. En Japanio por nomi ĉi tiun ĝenron de animeo kaj mangao oni uzas nur la vorton «Lolita», ekzemple «Lolita-animeo» aŭ «Lolita-douĝinŝi». La vorto «Lolikon» ankaŭ havas mallongigitan formon «Loli» (ロリ rori), kiu estas konata kaj en Japanio kaj ekster ĝi.