Portalo:Slovakio/Personeco de monato/02

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pavol Országh Hviezdoslav (propranome Pavol Országh, pseŭdonomoj Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo k.a.) naskiĝinta la 2-an de februaro 1849 en Vyšný Kubín kaj mortinta la 8-an de novembro 1921 en Dolný Kubín) estis slovaka poeto, verkisto, dramisto kaj tradukisto, unu el gvidantaj personecoj de la slovaka literaturo kaj la slovaka kulturo entute.

Li naskiĝis en Orava kiel la tria infano de malriĉa kamparano. Bazan klerecon li akiris en sia naskoloko, en Jasenová kaj en Leštiny.