Portalo:Szczecin/Rilata artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szczecin Gumieńce estas fervoja stacidomo kaj eksa fervoja limpasejo en la pola urbo Szczecin. Ĝi lokitas en la urba setlejo Gumieńce, ĉe la strato Cukrowa proksime de la pola landvojo n-ro 13. En la jaroj 1899-1945 funkciis ankaŭ la mallarĝtraka fervoja haltejo Gumieńce Wąskotorowe.

Distanco de stacidomo al ĉefaj fervojaj stacioj:

Per nuntempa setlejo Gumieńce kondukis la unua fervojlinio en Okcidentpomeria Provinco, malfermita la 15-an de aŭgusto 1843 kaj unu el la unuaj sur teritorio de hodiaŭa Pollando. En la jaroj 1945-1950 kaj 1972-2007 (ĝis subskribon de la Traktato de Schengen) la fervoja limpasejo (sola en la Okcidentpomeria Provinco) kunigis fervojlinioj de Pollando kun Tantow (direkto: Angermünde kaj Berlino) kaj Grambow (direkto: Pasewalk kaj Hamburgo).