Porte d'Italie (pariza metrostacio)
Aspekto
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Porte d'Italie kaj Porte d'Italie (Tramtransporto en Parizo). |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Place d'Italie (pariza metrostacio). |
Porte d'Italie | |||
---|---|---|---|
Sprague-Thomson en stacio Mairie d'Ivry (ĉ. 1960)
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 13-a | ||
Geografia situo | 48° 49′ 9″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo)48.8191962.360805Koordinatoj: 48° 49′ 9″ N, 2° 21′ 39″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 507 152 vojaĝantoj (2021) | ||
Historio | |||
Malfermo | 7-a de marto 1930 26-a de aprilo 1931 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 14-03 | ||
Metro-linio | |||
Interkonektoj | |||
Tramo-linio | |||
Porte d'Italie [pɔʁt d‿itali] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo (sur la flava branĉo al Mairie d'Ivry), en la 13-a arondismento de Parizo.
La stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis inaŭgurita la 7-an de marto 1930, en plilongigo al linio 10 en direkto al Porte de Choisy. La 26-an de aprilo 1931, la stacio estis transigita al linio 7.
Porte d'Italie estis unu el la fortikigitaj pordoj de la muro de Adolphe Thiers, konstruita en la 1840-aj jaroj kaj malkonstruita inter la unua kaj dua mondmilitoj. La stacio situas sub Bulvardo Masséna, oriente de vojkruciĝo de Porte d'Italie. Ĝi estas iomete kurba.
Alirejoj
[redakti | redakti fonton]- Skvaro Hélène Boucher: du ŝtuparoj sur Bulvardo Masséna, antaŭ la skvaro
- Bulvardo Masséna: du ŝtuparoj en n-ro 166, Bulvardo Masséna kaj ĉe angulo de Avenue d'Italie
- Avenue d'Italie: ŝtuparo en n-ro 190, Avenue d'Italie
- Strato Fernand Widal: nur eliro el kajo en direkto al Mairie d'Ivry, ŝtuparo kaj rulŝtuparo ĉe angulo de Strato Fernand Widal
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- Porte d'Italie
- RATP 47 131 184 185 186
- N15 N22
Proksime
[redakti | redakti fonton]- Porte d'Italie estas enirpordo al la ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pierre Miquel, Petite Histoire des Stations de Métro, éditions Albin Michel (1993)