Boca de Huérgano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portilla de la Reina)
Boca de Huérgano
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24911
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 435  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 4° 56′ U (mapo)42.973611111111-4.9275Koordinatoj: 42° 58′ N, 4° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 111 m [+]
Areo 288,71 km² (28 871 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Boca de Huérgano (Provinco Leono)
Boca de Huérgano (Provinco Leono)
DEC
Boca de Huérgano
Boca de Huérgano
Situo de Boca de Huérgano
Boca de Huérgano (Hispanio)
Boca de Huérgano (Hispanio)
DEC
Boca de Huérgano
Boca de Huérgano
Situo de Boca de Huérgano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boca de Huérgano [+]
vdr

Boca de Huérgano [BOka deŬERgano] estas municipo en la plej nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.
Ponto de Boca de Huérgano super la rivero Yuso-Esla.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barniedo de la Reina, Besande, Boca de Huérgano, Los Espejos de la Reina, Llánaves de la Reina, Portilla de la Reina, Siero de la Reina, Valverde de la Sierra kaj Villafrea de la Reina, okupas totalan areon de 291,84 km²,

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 444 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 106 km de Leono, provinca ĉefurbo, fine de la Akvorezervejo de Riaño, je ok km de tiu, sur 1111 metroj de averaĝa alteco super la marnivelo.

Ĝi estas unu de la du enirejoj el la provinco Leono al Picos de Europa, tra la valo de Valdeón. Ĝi estas fakte en la areo de la Regiona Parko Picos de Europa. Ĝi limas kun Burón, Posada de Valdeón, Camaleño, Vega de Liébana, Riaño, Velilla del Río Carrión, Prioro kaj Valderrueda.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]