Porto-Riko en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Porto-Riko en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj portorikaj sportistoj partoprenis inter la jaroj 1984 kaj 2002, kaj denove ĉeestas ekde 2018, kvankam ankoraŭ neniam atingiĝis medalo en vintra olimpiko.

la teamo en la malferma ceremonio de la somera Olimpiko 2016 en Rio

En someraj olimpikoj, la teamo ĝis la stato de somero 2022 sume atingis ekzakte 10 medalojn: Temas pri 2 oraj, 2 arĝentaj kaj 6 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 92-an rangon. Laŭ la stato de somero 2022 ĝi dividas tiun rangon kun la teamoj de Liĥtenŝtejno kaj Urugvajo.

Kunordigas la teamon la Porto-Rika Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]