Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas ankaŭ urbo en Brazilo nomata Porto (Piauí)


Porto vidata de Gaia, aliflanke de la riverego Doŭro
Porto
Monda heredaĵo de UNESKO

Porto (41º09'06"N; 08º37'11"U) estas urbo en norda Portugalujo, haveno ĉe la Atlantiko (portugale o Porto signifas "la havenon"), ĉe kiu enmariĝas la rivero Doŭro.

Ĝi donas la nomon al la vino Oporto

Porto estas ĉefurbo de distrikto Porto kaj de regiono Nordo. Ĝi havas 263.131 enloĝantojn (2001), dum la metropolitana areo (aglomeraĵo) enhavas 1.260.679 enloĝantojn.

Ĝi estas ĉefurbo de eta municipo kun 41,66 km², areo kiu koincidas ekzakte kun la urbo kaj subdividiĝas en 15 lokaĵoj. La municipo estas limigita norde de la municipoj Matosinhos kaj Maia, oriente Gondomar, sude Vila Nova de Gaia kaj okcidente la Oceano Atlantiko.

Malgraŭ sia malgranda geografia amplekso, Porto estas la dua plej granda urbo de la lando; ĝi situas pli malpli 300 km for de Lisbono.

Kiel turismaj punktoj estas substrekindaj la Torre dos Clérigos, konstruita de Nicolau Nasoni, kaj la Fundação de Serralves, muzeo de nuntempa arto. La Historia Centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.