Portobello (Edinburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La strando de Portobello

Portobello estas kvartalo kaj ĉirkaŭurbo de Edinburgo, en Skotlando. Ĝi situas 5 kilometrojn oriente de la urbocentro. Ĝi estas banloko ĉe la bordo de la estuaro Firth of Forth. En la kvartalo estas promenejo laŭlonge de larĝa sabla strando. Ĝi dum multaj jaroj restis populara ripozejo por glasgovanoj, precipe kiam la foiro de Glasgovo anoncis la komencon de pluva sezono en okcidenta Skotlando.