Promenradio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Portofono)
Portofono.
Walkie-talkie de la usona armeo, 1944.
Portofono uzata por komuniki inter la stiristo de gruo kaj la homo sur tereno kie oni translokiĝas kontenerojn.

Portofono estas portebla dissendada kaj ricevada aparato por komunikado inter pluraj personoj. La nomo porotfono estas plejparte uzata inter profesiaj uzantoj kiel ekzemple krizaj servoj. La nomo walkie-talkie estas plejparte uzata en aparatoj por distra uzo, kiel ekzemple ludiloj. Tiuj nomoj ekestis ĉar, male al fiksa telefono, oni povas piediri (walk) dum la parolado (talk).

Kun portofono eblas aŭskulti aliajn uzantojn kiuj aŭskultas sur la sama frekvenco. Krome, unu persono povas paroli premante butonon dum ke ne eblas por li aŭskulti la aliajn uzantojn kaj tiuj ankaŭ ne povas sendi samtempe. Tiu principo estas nomata duon-dupleks t.e. la kapablo sendi informojn en ambaŭ direktoj (kontraŭe al simplekso, angle simplex), sed ne samtempe (kontraŭe al la plena duplekso, angle 'full-duplex').

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]