Portorika vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Portorika vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. latimeri'
Vireo latimeri
(Baird, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Portorika vireo (Vireo latimeri) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Tiu malgranda vireo estas endemia de la insularo de Puerto Rico kaj unu el la 31 specioj kiuj apartenas al genro Vireo. La loka nomo estas bien-te-veo ("mi-bone-vidas-vin", laŭ kvazaŭ kompreno de la alvoko), sed oni devas ne konfuziĝi kun la tute nerilata Sulfurpitango kiu troviĝas aliloke, sed kunhavas similan lokan nomon.

La Portorika vireo havas grizan kapon, dikan bekon, blankecan bruston kaj flavecajn flankojn kaj ventron. La dorso estas olivverdeca kaj la flugiloj malhelbrunaj al nigrecaj. Tiu neotropisa specio estas averaĝe 12 cm longa kaj pezas el 11 al 12 g. La iriso estas bruna kaj la kruroj estas nigrecaj kun violeca nuanco; al la okulo venas inter blankecaj strioj griza traokula strio kiu dividas la blankecajn okulringon kaj okulareon: ĉio kontrastas kun grizeca kapo. Ĝi estas pli facile aŭdebla ol videbla, ĉar kamufliĝas ege bone per siaj terverdecaj nuancoj kaj grizecaj koloroj.

Ĉar estas insektovora, la dieto de tiu specio konsistas el akridoj, raŭpoj, cikadoj, skaraboj kaj afidoj kaj estas komplementata per araneoj, Anolis, lacertetoj, fruktetoj kaj beroj. Ĝi manĝas konstante moviĝanta inter la foliaro de la kanopeo, ĉefe en mezaj kaj malsupraj tavoloj.

Ĝi loĝas en arbaroj kaj densaj kafoplantejoj kaj pro tio estas komuna en la arbarareoj de la nordo de la insulo; tamen oni ne scias kial ĝi ne estas tiom komuna en la orientaj arbarareoj. Senarbarigo minacas la populacion de tiu specio, sed ne nur. El 1973 al 1996 tiu specio suferis malpliigon de la populacio en la Ŝtatarbaro Guánica. La unua kialo de tiu malpliiĝo estas nestoparazitado fare de la Brila molotro (Molothrus bonariensis).[1]

La nesto de la Portorika vireo estas tasforma kaj tie la ino demetas 2 al 3 ovojn rozkolorecajn kun brunecaj punktetoj. Tiu nesto estas ofte parazitata de la Brila molotro (Molothrus bonariensis), kiu ne konstruas propran neston, sed demetas siajn ovojn en nestoj de aliaj specioj, kaj kiu ne estas indiĝena de tiu insulo, sed alvenis komence de la 20a jarcento el Sudameriko tien kaj eĉ ĝis Florido kie prezentas ankaŭ gravan problemon al aliaj specioj de vireoj. La transformado de la portorikaj arbaroj helpis la disvastigon de la Brila molotro, ĉar tiu specio pli facile disvastigas en fragmentitaj arbaroj kaj ĉe ŝoseoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Faarborg, Kate M. Dugger, Wayne J. Arendt, Bethany L. Woodworth, and Micheal E. Baltz (June 1997). “Population declines of the Puerto Rican Vireo in the Guánica State Forest”, Wilson Bulletin (pdf) 109 (2). Alirita 2006-08-15..  Arkivigite je 2010-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-10. Alirita 2010-05-29.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oberle, Mark. (2003) Las aves de Puerto Rico en fotografías. Editorial Humanitas. ISBN 0-9650104-2-2.