Portovjeĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portovjeĥo
city in Ecuador

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC130150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 244 129  (2022) [+]
Loĝdenso 5 176 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 3′ S, 80° 27′ U (mapo)-1.0544444444444-80.454444444444Koordinatoj: 1° 3′ S, 80° 27′ U (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 47,17 km² (4 717 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Portovjeĥo (Ekvadoro)
Portovjeĥo (Ekvadoro)
DEC
Portovjeĥo
Portovjeĥo
Situo de Portovjeĥo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Portoviejo [+]
vdr
Mapoj (laŭhorloĝe) de Ekvadoro, de la provinco Manabí en Ekvadoro kaj de la kantono Portoviejo en la provinco Manabí

Oficiale San Gregorio de Portoviejo, fondita kiel Villa Nueva de San Gregorio de Puerto Viejo, Portoviejo (signife Malnova Haveno, prononce [portovjEĥo] aŭ Portovjeĥo en Esperanto, estas la kantona ĉefurbo de la samnoma kantono, Portoviejo, kaj ankaŭ la ĉefurbo de la provinco Manabí, en Ekvadoro. Ĝi estas konata kiel la unua ekvadora urbo plej antikva setlita en la Marborda Regiono de Ekvadoro kaj unu de la unuaj koloniaj hispanaj urboj fonditaj en la kunteksto etendiga de la Vicreĝlando de Peruo.

En ĝi troviĝas la regionaj centroj de preskaŭ ĉiuj ŝtataj institucioj, kaj tiele estas la publika dungado ties ĉefa ekonomia fonto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita la 12-a de marto de 1535 fare de la kapitano Francisco Pacheco, laŭ ordenoj de Diego de Almagro laŭ la nomo de Villa Nueva de San Gregorio de Portoviejo kaj oni ĵuris fidelon al la reĝo Karlo la 1-a de Hispanio, kiu poste eksciis, ke la vilaĝo estis fondita je lia nomo, kaj li havigis blazonon por ĝi nur en 1540. La urbo estis fondita originale je ĉirkaŭ 25 km el la aktuala loko nome ĉe la nuna El Higuerón (figarbejo), kaj utilis kiel avancejo de la hispanaj konkernatoj por bremsi la atakojn de la indiĝenaj nacioj de la zono kiaj mantaoj kaj pikoazaoj. Tiu origina setlejo de Portoviejo estis atakita kaj incendiita ripetfoje fare de piratoj ĉu anglaj ĉu francaj, pro kio ĝi translokiĝis iom post iom al sia aktuala loko.