Portreto de Elisabetta Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Elisabetta Gonzaga

La Portreto de Elisabetta Gonzaga estas pentraĵo el ĉirkaŭ 1504, atribuita al la itala renesanca artisto Rafaelo kiuj estas ekspoziciita en la Galerio Uffizi, de Florenco, Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiutempaj fontoj jam parolas pri portreto de Elisabetta Gonzaga fare de Rafaelo.

Tiu pentraĵo estis ŝajne parto de la duka kolekto de Urbino, alportita al Florenco en 1635 kiel doto de Vittoria della Rovere. Ĝi estas menciita certe la unuan fojon en 1773, kiam ĝi estis transpasata el la Palazzo Pitti al la Uffizi. En inventaro de 1784 oni atribuis ĝin al la skolo de Giovanni Bellini, dum tiu de 1825 listigis ĝin kiel de Andrea Mantegna.

Ĝi estis atribuita al Rafaelo la unuan fojon en 1905. Oni atribuis ĝin ankaŭ al aliaj italaj pentristoj kaj ankaŭ al Albrecht Dürer.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La virino portretita estas Elisabetta Gonzaga, edzino de Guidobaldo la 1-a de Urbino (la portreto estas nune ekspoziciata ĉe Uffizi apud la portreto de tiu lasta) kaj virino de literaturaj kaj artaj interesoj. Detaloj estas la nigra robo kun bronzkoloraj ornamoj ege kontrasta kun la blankeca haŭto, kaj la diademo kun bildo de skorpio ĉe la frunto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De Vecchi, Pierluigi (1975). Raffaello. Milan: Rizzoli.