Portugala Santomeo kaj Princo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La insuloj de Santomeo kaj Princo estis kolonio de la Portugala Imperio el ties malkovro en 1470 ĝis 1975, kiam sendependeco estis ricevita el Portugalio.

La portugalaj esplorsitoj João de Santarém kaj Pero Escobar malkovris la insulojn ĉirkaŭ 1470,[1] kiujn ili trovis neloĝataj.[2] La insulo Santomeo estis nomita de la portugaloj honore al Sankta Tomaso, ĉar ili malkovris la insulon la tagon de tiu sanktulo, dum la insulo Princo estis nomigita honore de la Princo de Portugalio.[1]

La unua klopodo loĝigi setlejon en la insuloj startis en 1485, kiam la Portugala Krono donis al João de Paiva la insulon São Tomé. Tamen, tiu klopodo ne estis sukcesa, ĉar la setlantoj ne kapablis produkti manĝon en la specifaj kondiĉoj kaj klimato kiujn la insuloj proponis, kaj pro la tropikaj malsanoj kiujn suferis la unuaj setlantoj.[1] En 1493 la reĝo Johano la 2-a de Portugalio nomumis Álvaro Caminha kiel guberniestro de São Tomé, kaj startis la unua sukcesa setlejo.[1] Inter tiuj portugalaj setlantoj, estis grava parto de judaj infanoj prenitaj el ties gepatroj por certigi, ke ili estos edukitaj kiel kristanoj, krom krimuloj kaj orfoj.[3] Setlejo de Princo startis en 1500.[1]

Dum la venontaj jaroj, la portugalaj setlantoj startis importi grandajn nombrojn de sklavoj el la kontinenta Afriko por kultivi la riĉan vulkanan grundon de São Tomé per la tre profitebla sukerkano. Meze de la 16a jarcento São Tomé generis enorman riĉon al Portugalio kiam ĝi iĝis la plej granda produktanto en la mondo de sukero.[4]

En la unua jardeko de la 17a jarcento, la konkurenco fare de sukerkanaj plantejoj el la portugala kolonio de Brazilo kaj la oftaj sklavaj ribeloj kiuj okazis en la insulo, komencis malrapide damaĝi la sukerkana kultivado.[1] Tio markis la malpliiĝon de la sukera produktado, kaj la ŝanĝo de la loka ekonomio al la sklava komercado,[2] kiu restis ĉefe ĉe manoj de lokaj mestizoj.[4] La geografia loko de la insuloj faris ilin grava komercejo por la transatlantika sklava komerco,[5] ĉar ĝi utilis kiel renkontiĝejo por la sklavoj alportitaj el la Golfo de Gvineo kaj el la Regno Kongo kaj destinitaj al Ameriko.[4]

La nederlandanoj okupis Santomeon en 1641, ĝis 1648 kiam la portugaloj reprenis la insulon.[5] Tamen nederlandanoj ne prenis la insulon Princo.[5]

En 1753, pro oftaj atakoj fare de piratoj kaj korsaroj, la ĉefurbo de São Tomé estis transpasata al Santo António en Princo, kaj la insuloj komencis esti regataj kiel unusola kolonio, kun unika guberniestro.[4] Nur en 1852 la ĉefurbo estis transrepasata al São Tomé.[6]

Komence de la 19a jarcento, la portugaloj enmetis kafon kaj kakaon en etendajn grandskalajn plantejojn nome roças, tiele ege akcelante la ekonomion. La kafa produktociklo finis en la 19a jarcento, kiam ĝi estis anstataŭata de kakao kiel la ĉefa produktaĵo de la insumoj. São Tomé kaj Príncipe tiam iĝis ĉefa produktareo por kakao dum kelkaj generacioj, kaj dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento, ili estis ofte la ĉefa produktanto de kakao en la mondo kelkajn jarojn.[2]

En 1972, naciista politika partio de marksisma ideologio, nome unue Comitê pela Libertação de São Tomé e Príncipe kaj poste Movimento de Libertação de São Tomé e Príncipe estis kreita de ekzilantoj en Gvineo cele krei sendependan nacion. La Revolucio de la Diantoj en 1974, finis kun la diktatoreco nomita Estado Novo en Portugalio kaj iniciatis procezon de malkoloniigo de la portugalaj kolonioj en Afriko. La 12an de Julio 1975, la nova portugala reĝimo garantiis sendependecon al la nova ŝtato Santomeo kaj Princo.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Francisco, Agostinho, p.24
  2. 2,0 2,1 2,2 Grivetti, Shapiro, p. 1849
  3. Greene, Morgan, p.85
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Greene, Morgan, p.86
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Huang, Morrissete, p. 970
  6. McKenna, p.73

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jack P. Greene, Philip D. Morgan, Atlantic History: A Critical Appraisal (2008) ISBN 9780199886432
  • Richard M. Juang, Noelle Morrissette, Africa and the Americas: Culture, Politics, and History (2008) ISBN 9781851094417
  • Louis E. Grivetti, Howard-Yana Shapiro, Chocolate: History, Culture, and Heritage (2011) ISBN 9781118210222
  • Albertino Francisco, Nujoma Agostinho, Exorcising Devils from the Throne: São Tomé and Príncipe in the Chaos of Democratization (2011) ISBN 9780875868486
  • Amy McKenna, The History of Central and Eastern Africa (2011) ISBN 9781615303229