Portugala kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pasteis de Belém.

Portugala kuirarto baziĝas sur viando kutime kune kun rizo, sur fiŝo (speciale la miloj da manieroj por prepari la sekan, saligitan moruon). La rizo tre gravas kiel hidrokarbona fonto en la portugala kulturo, malkiel en Hispanio (esence terpomoj), aŭ en Italio (diverspecaj nudeloj).

Ankaŭ la mar-fruktoj, speciale kelkaj konkaĵoj, pulpo kaj sepio ludas gravan rolon en la portugala kuirarto.

La dolĉaĵoj formas ankaŭ grandegan ĉapitron en la portugala kuirarto - multspecaj monaĥejaj dolĉaĵoj, speciale el ovoj, lakto, sukero, cinamo, laktgraso, ktp.

Abundas en Portugalio ankaŭ plurspecaj viando-pastiĉoj, marfrukt-pastiĉoj, fiŝ-pastiĉoj, ktp.