Portugalaj malkovroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondomapo de Kantino (1502), plej antikva portugala navigmapo konata, kiu montras la rezultojn de la veturoj de Vasco da Gama al Hindio; de Kristoforo Kolumbo en Centrameriko; de Gaspar Corte-Real al Novtero; kaj de Pedro Alvares Cabral al Brazilo. La mapo montras ankaŭ la meridianon de la Traktato de Tordesillas (Biblioteko Estense de la Universitato de Modeno).

La portugalaj malkovroj estis serio de marvojoj kaj esploradoj faritaj de portugaloj inter 1418 kaj 1543. Tiuj malkovroj rezultis en la etendo de Portugalio kaj estis esenca kontribuo por skizi la mondomapon; tiuj malkovroj estis instigitaj de la militisma sperto de la Reconquista kontraŭ islamanoj en la Iberia Duoninsulo kaj la klopodo serĉi alternativajn komercvojojn ekster la Mediteranea Maro. Kvankam kun antaŭaĵoj en la regado de Dinis (1279) kaj en la ekspedicioj al la insuloj Kanarioj de la epoko de Alfonso la 4-a, estas el la konkero de Ceŭto fare de ekspedicio organizita de Johano la 1-a—, kiam Portugalio ekigis la nacian projekton de la sistema oceana navigado, kio estas konata kiel «portugalaj malkovroj». Post la Reconquista, la spirito de konkero kaj kristanigo de la islamaj popoloj pluis. La portugaloj iris poste al Nordafriko, de kie estis venintaj la maŭroj kiuj invadis Iberion kaj setliĝis en tiu lando. Portugalio ne maskis sian ekonomian intereson, ĉar ankaŭ estis el Nordafriko de kie devenis la specioj, grandvalora varo pro la barakto por alporti ilin al Eŭropo. Avancante iom post iom laŭlonge de la afrikaj marbordoj de Atlantiko, ili alvenis al la Kabo de Bona Espero kaj eniris en la Hindan Oceanon cele al serĉo de la alternativaj komercvojoj ekster la Mediteraneo. Ili alvenis al Hindio en 1498, kaj, samtempe esploris Sudan Atlantikon kaj elŝipiĝis sur la marbordoj de Brazilo en 1500, kaj navigante ĝis Orienta Azio, ili alvenis al Ĉinio en 1513 kaj al Japanio en 1543.

La sinsekvaj etapoj de tiu iompostioma esplorado, koloniigo kaj foje konkerado, estis Nordafriko, insulo Madeira, insuloj Azoroj, okcidenta marbordo de Afriko, pasejo de Atlantiko al Hinda Oceano. alveno al Hindio, al Brazilo kaj koloniigo de la Portugala Imperio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]