Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portugala Respubliko
República Portuguesa

Flago de Portugalio

Blazono de Portugalio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: A Portuguesa
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lisbono
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Minderico, portugala signolingvo, miranda lingvo, galega lingvo, astura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
 % de akvo
92.391 km² km²
0,5 %
Loĝantaro 10.524.145 (2004)
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Horzono

UTC+1 (somere)

Interreta domajno pt
Landokodo PT
Telefona kodo 351
Plej alta punkto Ponta do Pico
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Marcelo Rebelo de Sousa
Ĉefministro António Costa
Nacia tago 25-an de julio
Sendependiĝo 25-an de julio 1139
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ ?
– suma $ 109 mlrd
– pokapa ?
Esperanto-movado
Landa E-asocio Portugala Esperanto Asocio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Portugalio, aŭ Portugalujo, estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvoj de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Portugalujo havas altan nivelon de socia progreso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Portugalio.

Sur la teritorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.

La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.

Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.

Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugalaj malkovroj.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugala kolonia imperio.

Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspansio, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la koloniigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.

Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.

Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.

Marcello Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

Dum la lastaj jaroj ĉefministroj de Portugalio estis Mário Soares, Aníbal Cavaco Silva, António Guterres, José Manuel Durão Barroso, Pedro Santana Lopes, José Sócrates, Pedro Passos Coelho kaj António Costa.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Parlamento
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Portugalio.

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.

Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ĉefministroj de Portugalio.

Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Portugalio.

Portugalio havas 18 distriktojn:

Mapo de Portugalio Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj de Portugalio Flago de Portugalio
Distriktoj: Aveiro | Beja | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu
Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro

Laŭ reformo el la jaro 2004 la distriktoj malaperu kaj la teritorio estu dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio depende de la nombro de loĝantoj. Nunaj regionoj estas ‎Norda, Centra, Lisbona, ‎Alentejo kaj Algarve.

Urboj (ĉefaj) de Portugalio[redakti | redakti fonton]

Lisbono, Porto, Braga, Koimbro (Coimbra), Funchal, Setúbal, Faro, Évora, Amadora, Beja,Elvas, Aveiro, Viseu, Guarda, Leiria, Ponta Delgada, Almada, Odivelas, Vila Nova de Gaia, Queluz, Póvoa de Varzim, Seia, Pinhel, Amarante, Portimão, Cascais, Covilhã, Figueira da Foz, Viana do Castelo, Castelo Branco, Maia, Matosinhos, Barreiro, Guimarães, Gondomar, Sintra, Torres Vedras, Penafiel, Amarante, Tomar, Abrantes, Fátima, Ourém, Santarém, Moura, Lamego, Chaves, Tomar, Elvas, Tavira, Serpa, Silves, Mirandela, Portalegre, Fundão, Vila Real, Valença, Angra do Heroísmo, Espinho, Peniche, Torres Vedras kaj Horta.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Portugalio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta punkto de kontinenta parto de la lando estas ĉe Montaro Stelo (Estrela) (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur AcorojMonto ''Pico'' (2351 m super marnivelo).

Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.

Inter la plej signifaj riveroj en Portugalio troviĝas Taĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.

Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11 °C vintre kaj 22 °C somere.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ plinombriĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.

Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.

Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.

En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.

Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.

Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Portugalio disvolvigis tre apartan kulturon, ĉar ĝi estis sub la influo de diversaj civilizacioj kiuj traveturis regionojn de Mediteraneo kaj Eŭropo, kaj krome ĝi enkondukis ankaŭ kelkajn kulturajn elementojn kiam la lando ludis gravan rolon dum la Epoko de la Malkovroj.[1]

La kulturo de Portugalio grave moderniĝis post la Revolucio de la Diantoj de 25-a de Aprilo 1974. Post la falo de la diktaturo la liberecaj influoj el Eŭropo kombiniĝis kun la tre partikularaj kulturaj elementoj de la lando. Ĉiuokaze restis gravaj diferencoj inter la diversaj regionoj, ekzemple unuarange la ĉefurbo Lisbono (kiu jam havis fortan kulturan vivon de jarcentoj), duarange la dua plej grava urbo Porto, triarange la plej suda regiono Algarve, kiu tuj ricevis eŭropajn influojn pro forta turismo, kvararange la insulojn, kiuj delonge havis apartajn kulturajn elementojn kaj kvinarange en la internaj regionoj, kun diferencoj inter la nordaj kiel Tras os Montes kaj la sudaj kiel Alemtejo.

Kvankam jam en 1956 estis kreita en Lisbono la Fondaĵo Calouste Gulbenkian, ĉefe dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj Portugalio modernigis siajn publikajn kulturajn ekipaĵojn. En Lisbono oni kreis la Kulturan Centron de Belém kaj en Porto, la Fondaĵon Serralves kaj la Casa da Música, same kiel aliajn publikajn kulturajn instituciojn kiel la municipaj bibliotekoj kaj la koncertejoj kiuj estis konstruitaj aŭ renovigitaj en multaj municipoj tra la tuta lando.[2]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Fado, pentraĵo de la artisto José Malhoa (1855-1933).

La tradicia portugala muziko estas tre varia. Formas parton de la portugala folkloro la danças do vira, en la regiono Minho, la pauliteiros de la zono de Miranda, la corridinhos de Algarve kaj la bailinhos de Madeira. Tipaj muzikinstrumentoj estas ekzemple la cavaquinho [kavakinjo], la sakŝalmo (komuna al aliaj popoloj de kelta deveno, la akordiono, la violono, la tamburo, la portugala gitaro (tipa de fado) kaj aliaj variaj blovinstrumentoj kaj perkutinstrumentoj. Estas eĉ en malgrandaj loĝlokoj orkestroj, municipaj bandoj, muzikgrupoj, korusoj ktp., kiuj ludas la plej diversajn muzikstilojn, el popolmuziko al klasika.[3] Populare portugaloj ĝenerale emas grupe kanti en sociaj okazaĵoj, kiel festoj, nuptoj, veturoj ktp., ekzemple pli ol aliaj najbaraj popoloj kiel hispanoj.

La plej fama populara muzikstilo estas fado, kiu fakte helpis la disvastigon de la portugala lingvo (kune kun la brazila popolkanto), kies plej fama kantistino historie estis Amália Rodrigues, kiu partoprenis ankaŭ kiel aktorino same kiel kantistino en portugalaj filmoj. Kelkaj popularaj muzikistoj kaj kantistoj estas la grupo Madredeus, kies ĉefkantistino estis Teresa Salgueiro, kaj la kantistinoj Mariza, Mísia, Mafalda Arnauth, Cristina Branco, Cuca Roseta kaj Dulce Pontes.[4] Inter la plej konataj virkantistoj menciidas Carlos do Carmo, Alfredo Marceneiro kaj Camané.[5] La plej ofta ensemblo por fado estas gitaristo kun gekantisto. Populare luditaj en trinkejoj en serioza etoso, tradicia ludmaniero konsistis en paro da gitaristo kaj kantisto kiu ludis po unu pecon, post kio alia paro, eble en alia parto de la salono, ludis alian pecon kvazaŭ responde. Lastatempe tio jam preskaŭ ne ekzistas, kaj la turismo maltradiciigis la ludmanieron: nun estas pli facile trovi paron da ludistoj kiuj kantas unu pecon post alia kiel spektaklo en luksaj restoracioj.

La Casa da Música, en Porto.

Kvankam fado plue estas la plej konata ĝenro de portugala muziko ekster Portugalio, ankaŭ la «nova» portugala muziko ludas gravan rolon. Tiel oni povas elstarigi Rui Veloso, foje nomita patro de la portugala rok-muziko; Sara Tavares, kuun stilo de afrikaj influoj; Xutos & Pontapés, grupo de portugala rock formita en 1978; Moonspell, bando de heavy metal tre fama en Eŭropo, aŭ Blasted Mechanism, grupo de alternativa rok-muziko.[6]

La portugala klasika muziko konstituas gravan kaj apartan parton de la okcidenta klasika muziko. Laŭlonge de la jarcentoj elstaris komponistoj kaj muzikistoj famaj kiel la menestreloj Martim Codax kaj Dionisio la 1-a; la plurfoniistoj Duarte Lobo, Filipe de Magalhães, Manuel Cardoso kaj Pedro de Cristo; la orgenisto Manuel Rodrigues Coelho; la komponisto kaj klavicenisto Carlos Seixas; la kantistino Luísa Todi; la sinfoniisto kaj pianisto João Domingos Bomtempo kaj la komponisto kaj muziksciencisto Fernando Lopes Graça. La orepoko de la portugala muziko koincidis kun la pinto de la klasika plurfonio en la 17-a jarcento (Skolo de Évora, Monaĥejo de la Sankta Kruco (Coímbra)). Inter la grandaj aktualaj referencoj, elstaras la pianistoj Artur Pizarro, Maria João Pires, Olga Prats kaj Sequeira Costa; la vjolistino Anabela Chaves; la violonisto Carlos Damas; la baritonulo Jorge Chaminé; la komponisto Emmanuel Nunes kaj la komponisto kaj majstro Álvaro Cassutto. La plej gravaj simfoniaj orkestroj estas la orkestro de la Fondaĵo Calouste Gulbenkian, la Nacia Orkestro de Porto kaj la Portugala Simfonia Orkestro. Pri opero, la Nacia Teatro de Sankta Karolo, en Lisbono, estas la plej referenca.[6]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Luís de Camões, konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la literaturo en portugala lingvo.

La portugala literaturo, fakte unu el la plej fruaj okcidentaj literaturoj, disvolviĝis tra teksto kaj muziko. Ĝi kunhavas siajn originon kun la mezepoka galega literaturo, en la kantigoj galeg-portugalaj, fakte en epoko en kiu nek apartiĝis ankoraŭ ambaŭ lingvoj kaj kulturoj nek Portugalio mem posedis grandan parton de sia aktuala teritorio. En la oficiala kanono de la portugala literaturo, oni valorigas speciale, jam agnoskite en la epoko, la epopeon Os Lusíadas de Luís de Camões, kiu rakontas poezie la veturojn kaj aventurojn de la portugalaj malkovrintoj survoje al Hindio dum la 15-a jarcento.[7] Gil Vicente, siaflanke, estis unu de la fondintoj de la teatraj tradicioj kaj portugala kaj hispana.[8][9]

Krom tiuj verkistoj, endas elstarigi la figurojn de Fernando Pessoa, fama interalie pro siaj heteronimoj, kaj de Eugénio de Andrade en poezio. En prozo, endas elstarigi nomojn kiel tiuj de José Saramago, ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo en 1998; Eça de Queirós, aŭtoro de Os Maias, pinta romano de la portugala realismo, kaj de O Crime do Padre Amaro; Aquilino Ribeiro, kiu estis proponita por la Nobel-premio pri literaturo en 1960 kaj Miguel Torga, fama interalie pro sia defendo de la iberismo. En teatro, krom Gil Vicente, jam menciita, elstaras António José da Silva —kromnomita «la judo»— kaj Bernardo Santareno.[8][9]

Aliaj menciindaj verkistoj estas Florbela Espanca, Bocage, Antonio Nobre, kaj Sophia de Mello Breyner Andresen.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Pasteis de Belém.

Portugala kuirarto baziĝas sur viando kutime kune kun rizo, sur fiŝo (speciale la miloj da manieroj por prepari la sekan, saligitan moruon). La rizo tre gravas kiel hidrokarbona fonto en la portugala kulturo, malkiel en Hispanio (esence terpomoj), aŭ en Italio (diverspecaj nudeloj). Ankaŭ la mar-fruktoj, speciale kelkaj konkaĵoj, pulpo kaj sepio ludas gravan rolon en la portugala kuirarto. La dolĉaĵoj formas ankaŭ grandegan ĉapitron en la portugala kuirarto - multspecaj monaĥejaj dolĉaĵoj, speciale el ovoj, lakto, sukero, cinamo, laktgraso, ktp.

La kuirarto estas tre varia. Ĉiu areo de la lando havas sian tipan pladon komponitan ĉefe el diversaj viandaĵoj (bovaĵo, ŝafaĵo, porkaĵo kaj blankaj viandoj), el diversaj kolbasoj, fiŝaĵoj (ĉefe la menciita moruo) kaj el marfruktoj. Inter popularaj fromaĝoj elstaras tiu de la Serra da Estrela, de Azeitão kaj de São Jorge, inter multaj aliaj.[10][11]

Portugalio estas lando tre vinprodukta kaj tre vinkonsuma, kaj estas famaj la vinoj de la regionoj Doŭro, Alemtejo kaj Dão, la verdaj vinoj de provinco Minho, kaj la brandecaj vinoj de Porto kaj de Madeira, historie eksportataj ekzemple al Britio. Pri kukofarado estas enorma vario de tradiciaj receptoj kiel la famaj pasteis de Belém, la ovos moles de Aveiro, la pasteis de Tentúgal, la sericaia kaj la spongkuko de Ovar, same kiel multaj aliaj.[10][11]

Inter plej popularaj pladoj, elstaras la cozido à portuguesa, la «bacalhau à brás», la «bacalhau à Gomes de Sá», la espetadas de Madeira, la «vulkana cozido» de Azoroj, la «leitão assado à Bairrada», la «Rojões à moda do Minho» de Aveiro kaj de la provinco Minho, la chanfana de Beira, la porkaĵo alemtejeca, rostita fiŝaĵo (en la tuta lando), la tripas à moda do Porto (de la regiono de Porto), la «pataniscas de bacalhau» ktp. Pri moruo (bacalhau) portugaloj populare fanfaronas, ke ili havas 365 diferencajn receptojn, kaj tial ili povas manĝi moruon ĉiutage en la jaro sen ripeti recepton. La portugala kuirarto influis super aliajn tutmondajn kuirartojn kiel tiu de Japanio, kiel okazis ekzemple per la enkonduko de la tempuro.[10][11]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La arkitekturo de Portugalio estas esprimo kiu referencas al la arkitekturo praktikita en la teritorio de aktuala Portugalio eĉ ekde antaŭ la fondo de la lando mem en la 12-a jarcento. La termino povas referenci ankaŭ al konstruaĵoj kreitaj sub la portugala influo aŭ eĉ fare de portugalaj arkitektoj mem en aliaj mondopartoj, partikulare en la Portugala Imperio (inklude Olivenza en Hispanio).

Kandidatoj: Insuloj: Berlengas, Desertas, Selvagens.

Ekster monumenta arkitekturo, la popola arkitekturo konsistas el tre mallarĝaj domoj kaj stratoj en urboj, uzado de ŝtono kiel ĉefa konstrumaterialo kaj partikulare de granito en la nordo de la lando, kaj uzado de blankaj muroj en la sudo, iel simile al la sudo de Hispanio. La plintokoloro sub la blanko en la suda regiono indikas tiun devenon, ekzemple helblua en Alentejo, flava en Algarve ktp.

Pentristoj kaj skulptistoj[redakti | redakti fonton]

Vieira da Silva, Amadeo de Sousa Cardoso, Soares dos Reis.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Famaj aktoroj el kiuj kelkaj aktivis ne nur en portugala kino, sed ankaŭ en internaciaj filmoj estas Joaquim de Almeida, Maria de Medeiros, Beatriz Costa, Laura Alves, Milu, kaj fama reĝisoro estas Manoel de Oliveira.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugala lingvo.

La portugala lingvo (portugale: português) estas lingvo latinida, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

La historio de la portugala lingvo estas historio de la evoluo de la portugala lingvo ekde ĝia origino en la nordokcidento de la Ibera duoninsulo ĝis hodiaŭ, kiel oficiala lingvo parolata en Portugalio kaj en kelkaj landoj de portugallingva esprimo. En ĉiaj aspektoj (fonetiko, morfologio, vortaro kaj sintakso), la portugala lingvo estas esence la resulto de organika evoluo ekde la vulgara latino alportata de la romiaj kolonoj en la 3a jarcento a.K., kun malgrandaj influoj de aliaj lingvoj kaj kun markita kelta substrato. La arkaika portugala disvolviĝis en la 5a jarcento p.K., post la falo de la Romia Imperio kaj la ĝermanaj invadoj, kiel latinida dialekto, nomita galega-portugala, kiu malsimiliĝis de aliaj iberaj latinidaj lingvoj. Uzita en dokumentoj skribitaj ekde la 9a jarcento, la galega-portugala fariĝis matura lingvo en la 13a jarcento, kun riĉa literaturo. En 1290 ĝi dekretiĝis kiel oficiala lingvo de la regno Portugalio de la reĝo Dinis la 1-a. La salto al la moderna portugala alvenis en la Renesanco, kun la Cancioneiro Geral de Garcia de Resende (1516) konsiderita kiel la normo. La normigado de la lingvo komencis en 1536, kun la kreado de la unuaj gramatikoj, de Fernão de Oliveira kaj João de Barros. Ekde la 16a jarcento, kun la ekspasio dum la epoko de la malkovroj, la historio de la portugala lingvo ĉesis okazi ekskluzive en Portugalio, ampleksante la eŭropajn portugalajn kaj la internaciajn portugalajn.

Esperanto en Portugalio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Portugalio.

En 1924 la societo „Rondo Amikeco“ kaj aliaj fondis la Portugalan Esperanto-Asocion (PEA), kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lernejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas Esperanto-distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la Portugala Teritorio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion Portugala Esperanta Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aperis 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Eskudoj 12.000 S 00). De 1927 ĝis 1930 la movado dormadis, nur la laboristaj Esperantistoj daŭrigis konstante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrindaj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d' Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas "Ligo de l' Okcidentaj Esperantistoj", "Antaŭen" kaj "Nova Vojo".

En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame apogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kongreso, por ke Esperanto estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.

En 1933 fondiĝis Esperantista sekcio en „Touring Club de Portugal“. Pere de ĝia agado oni sukcesis aranĝi duonoficialan nedevigan Esperanto-kurson en la komercaj lernejoj de Ferreira Borges, Veiga Beirao, Rodrigues Sampaio; oficialan nedevigan kurson ĉe la polico; kaj kurson en Touring Club, kies vicprezidanto, la fama verkisto D. Alberto Bramao prezidis ĉiujn kunvenojn kaj paroladojn organizitajn de la sekcio.

Emblemo de la kongreso UK 2018, en azuleĥa portugala stilo.

Aparte menciindas la kultura esperanto-revuo La Karavelo. Ĝi estis fondita de João José Santos (Ĝoano) en la portugala urbo Estremoz en oktobro 2007. Ĝi aperis sesfoje jare unue per Interreto kaj poste surpapere. Kunlaboris en la revuo tutmonde konataj esperantistoj. La gazeto aperigis historiajn artikolojn, tradukojn de konataj verkistoj, ĉefe portugallingvaj, sed ne nur, ankaŭ originalajn poemojn, rakontojn, ktp. La nomo de la revuo omaĝas la karavelon, kiu estas konata ŝiptipo inventita kaj uzata de la portugaloj dum la 15-a kaj la 16-a jarcentoj kaj grava en la malkovro de nekonataj lokoj, por la tiamaj eŭropanoj.

La 103-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis ekde la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2018 en Lisbono (Portugalujo). UK neniam antaŭe okazis en Portugalio. La kongresa temo estis “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”.[12]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cultura Alirita la 24an de Januaro 2012, arkivita en [1] la 31an de Decembro 2011.
  2. Introdução alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en [2] la 31an de Decembro 2011.
  3. Manel Grilo Instrumentos tradicionais portugueses, 2007. Alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en [3] la 31an de Decembro 2011.
  4. História do Fado Alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en [4] la 31an de Decembro 2011.
  5. Guitarra portuguesa - Historia e propriedades acústicas, Verdes Anos. Alirita la 24an de Januaro 2012. Arkivita en [5] la 31an de Decembro 2011.
  6. 6,0 6,1 A música em Portugal, Instituto Camões Alirita la 25an de Januaro 2012. Arkhivita en [6] la 31an de Decembro 2011.
  7. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-08-31.
  8. 8,0 8,1 Sobre a literatura portuguesa Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en [7] la 31an de Decembro 2011.
  9. 9,0 9,1 Literatura Portuguesa – Instituto de Camões Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en [8] la 31an de Decembro 2011.
  10. 10,0 10,1 10,2 Gastronomia de Portugal Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en [9] la 31an de Decembro 2011
  11. 11,0 11,1 11,2 Tutorial cozinha portuguesa Alirita la 24an de Januaro 2012 kaj arkivita en [10] la 31an de Decembro 2011
  12. Kongresa temo en Lisbono: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?”. Universala Esperanto-Asocio (2017-10-18). Alirita 2017-10-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Portugal en la hispana Vikipedio.