Portus Cale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portus Cale
Roman city [+]
Koordinatoj41° 8′ 0″ N, 8° 37′ 0″ U (mapo)41.13333333-8.61666667Koordinatoj: 41° 8′ 0″ N, 8° 37′ 0″ U (mapo)

Portus Cale (Porto)
Portus Cale (Porto)
DEC
Portus Cale
Portus Cale

Map
Portus Cale
vdr

Portus Cale (Latinigita versio por "Haveno de Kale", origina kelta nomo Callaici, Cale) estis iama urbo kaj haveno en areo de nuntempa norda Portugalio, en zono de nuntempaj urboj Porto kaj Vila Nova de Gaia. La nomo de la tiama urbo eventuale influis fakte la nomon de posta lando Portugalio.

Ankaŭ la origino de la hispanlingva nomo Galicia (Calecia, Gallaecia, nome Galegio) povas esti trovita en la radiko cale, kiu aperas ankaŭ en vortoj kiel kallaikoí kaj galaicos. Multaj fakuloj kredas, ke la origino de la nomo de la popolo Galaicos estis en la areo ĉirkaŭ la enfluejo de la rivero Doŭro al Atlantiko kaj la romianoj poste uzis tiun nomon por referenci al ĉiuj kelt-parolantaj popoloj de kastrumoj de la nordokcidento de la Iberia Duoninsulo, nome areo kiun ili nomis Gallaecia.

En nuntempaj Irlandgaela kaj Skotgaela, la vorto por haveno estas respekitive caladh kaj cala.