Posedjuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Posedjuro en juro regulas la transferadon kaj titolojn de la personaj posedoj kaj de la nemoveblaj posedaĵoj. Ĝi estas la fako aŭ areo de juro kiu regas kaj decidas la variajn formojn de posedo kaj tenado de nemoveblaj posedaĵoj (nome tero aŭ bienoj kiel distingitaj el personaj aŭ moveblaj posedaĵoj) kaj ankaŭ de personaj posedaĵoj, ene de la sistemo de komuna juro. Ene de la sistemo de civila juro, estas divido inter moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Moveblaj posedaĵoj apenaŭ korespondas al personaj posedaĵoj, dum nemoveblaj posedaĵoj korespondas al terenoj ĉu urbaj aŭ ruraj, kaj la asociataj rajtoj kaj devoj.