Pugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Postaĵo)
Pugo
Vira pugo
Vira pugo
Vira pugo
Virina pugo
Virina pugo
Virina pugo
set of subdivisions of cardinal body part • klaso de anatomia unuo • dictionary page in Wikipedia
latine regio glutealis
vaskulo/j superiora glutea arterio, inferiora glutea arterio
nervo/j superiora glutea nervo, inferiora glutea nervo, kluneaj nervoj
MeSH Buttocks
vdr
Simiaj pugoj

Pugopostaĵo estas la parto de korpo, sur kiu homoj kaj simioj sidas. Ĝi konsistas el du muskolaj masoj, nomitaj sidvangoj aŭ gluteoj.

La sidvangoj konsistas el muskoloj respondecaj por la movoj de la kruroj, aparte por la cirkla movado de la femuro. Tie troviĝas, en la virinoj, la graso uzata en la formado de la feto.

La pugo apartiĝas en du gluteoj per divido, nomata interglutea sulko, kiu entenas la anuson. La formo kaj la amplekso de la sidvangoj en la primatoj ebligas al ili, resti sidantaj sen bezono uzi gambojn kiel aldona apogo, kaj en la homo ili estas la plej gravaj muskoloj por ties staranta pozicio.

En multaj kulturoj, oni evitas publike montri la pugon malkovritan. (Vidu nudeco.)

La malnovaj Grekoj donis al la diino Afrodito la epiteton "la belpuga" (Καλλίπυγος).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]