Posttransira metalo
Aspekto
La posttransiraj metaloj estas la metalaj elementoj de la tiel-nomata p-bloko, kiuj situas en la perioda tabelo inter la metaloidoj kaj la transiraj metaloj. Ili estas pli elektropozitivaj ol la transiraj metaloj, sed malpli ol la alkalaj metaloj kaj teralkalaj metaloj.
La posttransiraj metaloj estas: aluminio, galiumo, indio, stano, talio, plumbo, kaj bismuto. Elementoj kun atomnumeroj de 113 ĝis 116, kiuj estas nun konataj kiel ununtrio, ununkvadio, ununpentio kaj ununheksio, povas ankaŭ inkluziviĝi en ĉi tiu kategorio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]