Pot-en-poto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pot-en-poto (angle Pot-in-pot) aŭ Zibo (arabe Zeer زير‎) estas re-inventaĵo de niĝeria instruisto Mohammed Bah Abba, kiu eluzis la praan egiptan kaj hindian prudentecon kaj inventis la sistemon "poto en poto". Li ricevis pro sia inventaĵo en 2000 la 75.000-usondolaran premion de Rolex Award for Enterprise.

La sistemo konsistas el du argilpotoj, la pli malgranda staras en la pli granda, la spacon inter ili plenigas humida sablo. La trinkaĵon, manĝaĵon oni metas en la pli malgrandan poton kaj la "fridujon" kovras per humidaj tolaĵoj (vestoj). Post tio oni starigas la tutan "sistemon" en sekan, tra-aeruman lokon, tiel je efiko de la fluanta, kirlanta dezerta aero, la akvoenteno de la sablo vaporiĝas tra muro de la ekstera ujo kaj tiel malvarmigas la poto-internon. La niĝeriaj potfaristoj pretigis en la lastaj jaroj (2005) plur-dekmil "dezertajn fridujojn", kiuj kostis ne pli ol 40 eŭrocendojn. Oni devas atenti, ke la sablo estu ĉiam malseka.

La argilpotoj ĉikaze kompreneble estas sen-emajlaj por ebligi la travaporadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kaldrono, ceramiko.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.