Potti Sreeramulu
Potti Sreeramulu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1901 en Provinco Madraso |
Morto | 16-an de decembro 1952 (51-jaraĝa) en Dominio de Barato |
Mortokialo | Inanicio |
Lingvoj | telugua |
Ŝtataneco | Barato Brita Hindio |
Okupo | |
Okupo | verkisto luktanto por libereco |
Potti Sreeramulu [elp. Poti Sriramulu], foje literumita Potti Sree Ramalu, loke kromnomata Amarajeevi (naskiĝis la 16-an de marto 1901 en Madraso – mortis la 15-an de decembro 1952 en Ĉenajo (Chennai), estis barata revoluciulo kies malsatostriko kaŭzis la reorganizadon de ŝtato surbaze de lingvo, la telugua.
Postulo pri aparta ŝtato por la telugu-parolantoj
[redakti | redakti fonton]Poti Sriramulu fariĝis fama pro tio ke li entreprenis en 1953 malsatan strikon dum 56 tagoj en subteno de aparta ŝtato por la telugu-parolantaro de la ŝtato Andhra Pradesh (Andra-Pradeŝo), la kvara plej granda ŝtato de Barato laŭ areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Sekve de lia morto kiu incitis publikan tumultadon, la tiama ĉefministro Jawaharlal Nehru deklaris la 19-an de decembro 1952 estus kreota aparta Telugu-parolanta ŝtato (Andra Ŝtato)[1]. La Andra Ŝtato[2] estis disigita de la Madrasa Ŝtato en 1953[3] kaj plue reorganizita en 1956.
Estante ankaŭ arda defendanto en subteno de la rajtoj por dalitoj (heterogena grupo de subpremitaj kastoj) eniri sanktajn lokojn Poti Sriramulu entreprenis tri fastojn dum 1946-1948. Potti Sriramulu laboris dum sia vivo por la idealoj de satyagraha (metodo de senperforto) kaj movadoj kiel Harijan (dalitoj).
Li aliĝis al la aŝramo de Sabarmati de Gandhi subtenante lian lukton por la sendependeco de Barato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Ramachandra Guha (2008). India After Gandhi: The History of the World's Largest Democracy. Harper Perennial. ISBN 978-0-3305-0554-3.
- ↑ (en) "About Potti Sreeramulu (Founder of Andhra)". Jillellareddy. la 30-an de novembro 2011. Alilrite la 5-an de septembro 2020.
- ↑ (en) Andhra State Act, 1953 (PDF). Madras Legislative Assembly, la 14-an de septembro 1953. Alirite la1-an de decembro 2023.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Rokeya Sakhawat Hussain, lingva martiro por la bengala lingvo (loke: bangla)
Hector Pieterson, lingva martiro por afrikaj lingvoj en Sud-Afriko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The battle for Andhra (La batalo por la Andra Ŝtato), The Hindu, la 30-an de marto 2003.
- The Martyr of Telugu Statehood (La martiro de la Telegua Ŝtatiĝo), The Hindu, la 11-a de novembro 2002