Pozicia frakcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pozicia frakcio en -uma nombrosistemo estas maniero prezenti reelojn en la formo

kie

estas la signumo de la reelo, ;
estas la on-komo disiganta la entjeran parton (maldekstre) kaj la onan (dekstre; en komputado kaj en Anglalingvujo oni kutime uzas tiucele punkton, kiun do oni nomu on-punkto);
estas -umaj ciferoj; la nombro de ciferoj maldekstre de la on-komo (en la entjera parto) estas finia, dum post la on-komo povas aperi 0, aŭ pluraj, aŭ malfinie multe da ciferoj.

Ekzemple (en la dekuma nombrosistemo):

  • (racionalo)
  • (komenco de la dekuma prezento de la nombro π).

La valoro de la pozicia frakcio estas la reelo

.

La pozicia frakcio estas ĝeneraligo de la pozicia nombroprezento por la entjeroj.

Plej ofte oni uzas la dekumajn poziciajn frakciojn (la bazo , kiel en la ĉi-supraj ekzemploj); tamen en la komputiloj estas uzataj duumaj (aŭ okumaj, deksesumaj ktp) poziciaj frakcioj. Tiel al la dekuma respondas la duuma (samkiel la dekuma kvocienta frakcio ¾).