Pozitrona emisia tomografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PET-skanilo.
PET-skemo
MIP Maximum intensity projection (projekcio de maksimuma intenso) de 18F-FDG -PET-skano

La Pozitrona Emisia Tomografio (PET) estas proceso de nuklea medicino, kiu produktas kversekcan bildon pri vivanta organismo.

Bazo de la PET estas la prezento de divido de radioaktive markita substanco (radiofarmako) en la organismo. La substanco elradias pozitronojn, kiun la tomografo perceptas.

principo[redakti | redakti fonton]

radiofarmako[redakti | redakti fonton]

Radiofarmakoj estas substancoj, kiuj estas markitaj per radionuklido. En PET uzatas ekz. 18F, 11C aŭ 13O; ili estas radioaktivaj izotopoj de normalaj fluoro, karbonooksigeno. Tiuj atomoj povas formi molekulojn, kiuj en la organismo ne diferenciĝas de la neradioaktivaj molekuloj kaj tiel ili povas partopreni en la materialŝanĝo.

radionuklidoj[redakti | redakti fonton]

Por PET konvenas tiaj radionuklidoj, kiuj disfalante elradias pozitronojn (β+-disfalo). Pozitrono venas ene de mallonga vojo kontaktefikan distancon de (averaĝe ĉ. 1 mm) elektrono. Tiukaze neniiĝas ambaŭ korpuskloj kaj estiĝas dufotona gamaradiado, kiuj foriĝas je 180° unu de la alia. Tiu neniiĝa radiado trafas samtempe duloke la detektorajn ringojn kaj ebligas la pruvon kaj lokigon de pozitrona emisio.

bildoestiĝo[redakti | redakti fonton]

La radia substanco estas enigita per injektado aŭ inhalado en la organismon. La celulo estas metita al la movebla tablo tiel ke la esplorata korpoparto estas en la agadareo de la detektoroj. La centro de PET-skanilo konsistas el 10000 aŭ pli ringforme ordigitaj γ-detektoroj (ĝenerale el bismuto), kiuj estas ŝaltitaj koincide: se du γ-kvantumoj estas detektitaj preskaŭ samtempe (t.e. dum la tempofenestro de ĉ. 10 nanosekundoj), la pozitron-elektron-neniiĝo estas akceptita sur pensita linio inter la signodonantaj detektoroj.

El multaj similaj okazoj estiĝas kversekca bildo kaj estas kalkulita tridimensia modelo. La diseriĝo de PET-skanilo estas pli granda ol la kutima scintigrafa gamakamerao.

PET-CT[redakti | redakti fonton]

Problemo de PET estas la malbona lokigo (ĉ. 5 mm), kiu povas plipreciziĝi nur per plua radiado. Ekde ĉ. 3 jaroj ofertas pro tio multaj produktantoj (Siemens, Phillips, General Electric) aparatojn, kiuj PET-skanilon kombinas kun komputertomografio.

uzebleco[redakti | redakti fonton]

  1. onkologio: diagnozo de tumoroj, kancero.
  2. neŭrologio: analizo de cerbo

En la esploroj ĝi estas vaste uzata por postsekvi biokemiajn procesojn.

kostoj[redakti | redakti fonton]

PET apartenas al la plej multekostaj procesoj de la medicino. Unu analizo per PET kostas ĉ. 1000 eŭroj, unu PET-CT ĝis 1700 eŭroj.


similaj procesoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]