Pozuelo de la Orden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozuelo de la Orden
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47831
Demografio
Loĝantaro 54  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 16′ U (mapo)41.821388888889-5.2594444444444Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 16′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 20,72 km² (2 072 ha) [+]
Pozuelo de la Orden (Provinco Valadolido)
Pozuelo de la Orden (Provinco Valadolido)
DEC
Pozuelo de la Orden
Pozuelo de la Orden
Situo de Pozuelo de la Orden
Pozuelo de la Orden (Hispanio)
Pozuelo de la Orden (Hispanio)
DEC
Pozuelo de la Orden
Pozuelo de la Orden
Situo de Pozuelo de la Orden

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozuelo de la Orden [+]
vdr

Pozuelo de la Orden [poZŬElo delaORden] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Pozuelo de la Orden estas etimologie komprenebla kiel Puteto de la Ordeno, kaj alude al ordenoj aperas en la blazono du krucoj de religiaj ordenoj en la malsupra duono, nome de Malto kaj de Santiago.

Pozuelo de la Orden en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Moderna fasado de la preĝejo.
Ruinoj de iama preĝejo.
Retablo kaj murpentraĵoj de la ermitejo Sankta Ana.
Predikejo de la ermitejo Sankta Ana.
Kasonaro de la ermitejo Sankta Ana.
Lignaj ornamaĵoj de la Orden en la provinco Valadolido.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 45 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 63 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Moral de la Reina, Palazuelo de Vedija, Palazuelo de Vedija kaj Medina de Rioseco.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Komence de la 10-a jarcento, mozarabo nomita Ebrahem, lokano de Villalbín, donacis al la monaĥoj de la monaĥejo de Sahagún terojn kiujn la ekleziuloj nomis villa Pozolos.​ La 11an de Novembro 944, la reĝo Ramiro la 2-a de Leono, je peto de la monaĥoj de Sahagún kiuj estis laborintaj kaj reloĝintaj tiujn terojn, konfirmis la donacon de Ebrahem. En 958, la reĝo Ordonjo la 4-a donis Pozuelo al la Katedralo de Leono. La 8an de Julio 985, Jimena Muñoz, filino de la grafo Munio Flaínez kaj de lia edzino Froiloba Bermúdez, donis kelkajn havaĵojn inter kiuj Pozuelo, al la monaĥejo de Sahagún,​ kio estis konfirmita per testamento de Junio 989, per kiu Jimena klarigis, ke Pozolos estis aĉetita de ŝia bopatro Gome Mirélliz kaj heredita de ŝia filo Gonzalo Gómez, la edzo de Jimena. En postaj jarcentoj oni registris diversajn transdonojn kaj transigojn de la lokoj.

La unua propra regularo estas de 1139 al 1149. ​En 1181 ĝi apartenis al la Malta Ordeno kaj en 1347 al la Ordeno de Santiago. Ekde 1181 Pozuelo de Campos eknomiĝis Pozuelo de la Orden. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis murego, el kiu survivis malgrandaj restaĵoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo (iam estis aliaj) kaj la ermitejo.

Dum demokratia epoko la urbestro estis ĉiam de dekstra partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]