Faoug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Faoug (stacidomo).
Faoug
Blazono de Faoug
Blazono de Faoug
Blazono de Faoug
Faoug
Faoug
Faoug
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 572508 / 195311 (mapo)46.9083333333337.0777777777778Koordinatoj: 46° 54′ N, 7° 5′ O; CH1903: 572508 / 195311 (mapo)
Nombro de loĝantoj 757
Areo 3,45 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 1595
Komunumkodo 5458
Mapo de Faoug
Mapo de Faoug
Mapo de Faoug
vdr

Faoug (en la germana lingvo Pfauen) estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 757 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Faoug situas en la vaŭda eksklavo Avenches ĉe la suda bordo de la Lago de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝo Faoug kaj la kvartaloj La Mellire, Le Vuat kaj Pré de la Blancherie.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,45 km², de kiuj 25,1% estas kovritaj de arbaro, 54,8% servas por agrikulturo kaj 19,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Faoug limas en nordo al la Lago de Morato, en nordoriento al Greng (FR), en oriento al Courgevaux (FR), en sudoriento al Clavaleyres (BE), en sudo al Villarepos (FR), kaj en okcidento al Avenches.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Ĝenevo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasas en nordo tra la komunuma teritorio, troviĝas proksimume 4 kilometrojn okcidente apud Avenches. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Morato al Avenches la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Faoug datiĝas el la jaro 1228 kiel Fol. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita setlejo el la neolitiko ĉe la lagobordo kaj el la Hallstatt-epoko pli fore de la lagobordo, kaj vilao kaj tombejo el la romia epoko. Dum mezepoko la vilaĝo troviĝis sub la suvereneco de episkopo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis 1798 Faoug apartenis al la Voktejo Avenches. Dum la tempo de la Helveta Respubliko Faoug apartenis de 1798 ĝis 1803 al la Kantono Sarino kaj Brojo. Poste ĝi estis atribuita al la Distrikto Avenches, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]