Pra-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pra-Esperanto estas la nuntempa, kaj nun tradicia, nomo por la unua lingvoprojekto, kiun Ludwik Lejzer Zamenhof kreis, tiu tempe nomata Lingwe uniwersala. Zamenhof estis knabo, kiam li ekhavis la ideon fari internacian lingvon.

Necesis multaj jaroj, kaj kelka laboro, ĝis la lingvo ŝajnis al li esti finpreta. La 17an de decembro de 1878 (la 5an de decembro laŭ la julia kalendaro; vidu Zamenhofa tago), tio estas, ĉirkaŭ unu jaron antaŭ la unua eldono de Volapuko, Zamenhof festis sian naskiĝodaton kaj la naskon de la lingvo kun kelkaj amikoj, al kiuj plaĉis la projekto. Zamenhof mem nomis sian lingvon Lingwe Uniwersala ("lingvo universala").

Komencante studojn ĉe universitato, Zamenhof transdonis sian lingvoverkon al sia patro, Mordeĥaj Zamenhof, por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de liaj studoj. Lia patro, nekomprenante la ideojn de sia filo kaj opiniante la projekton esti sensenca laboro (laŭ aliaj afero suspektiga al la cara polico), bruligis la verkon. Zamenhof ne eksciis pri tiu afero antaŭ ol 1881. Kuraĝe, li re-eklaboris prepari novan lingvo-lernolibron.

Pra-Esperanto de 1878

Nun restas nur kvar linioj de la Pra-Esperanto de 1878, el frua kanto, kiun Ludoviko komponis:

Citaĵo
 

Malamikete de las nacjes,
Kadó, kadó, jam temp' està;
La tot' homoze in familje
Konunigare sol debà.

 
  

Malamikeco de la nacioj,
Falu, falu, jam temp' estas;
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.

 

Dum la postaj jaroj, Zamenhof refaris, modifegis kaj plifajnigis sian lingv-ideon, plejparte per tradukado al kaj el aliaj lingvoj.

Gaston Waringhien en sia libro "Lingvo kaj vivo" analizis la evoluon tra la manuskriptoj datitaj je 1881, 1882 kaj 1885.

Per diversaj versioj kaj provoj de la lingvo Zamenhof ŝanĝis kelkajn aferojn. Ekzemple:

  • Variebla akcentosilabo por certaj verboformoj estis forĵetita favore al ĉiam la antaŭlasta
  • Ekuzis la unikajn supersignojn ĉ, ĝ, ktp anstataŭ la polalingvecaj ć, , ktp.

Pra-Esperanto de 1881

Apero de Volapuko influis la projekton, tio datiĝas de 1881. Tiu influo montriĝas per tendenco sisteme unusilabigi la fundamentan vortaron laŭ absolute arbitraj kriterioj. En la dialekto de 1881 trankvila estas kvila, amiko : miko, sinagogo : sengo, infano : fano, facila : fala, eleganta : luga, demandi : mandi, aromo : romo, kolekti : keli,ekstrema : trema, respondi : pondi.

Gaston Waringhien konkludas : « Nian detalan analizon ni povas konkludi per [la konstato], ke en tiu dialekto de 1881 la juna Zamenhof profunde ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapük, kies ĉefa trajto estas ĝuste la sistema unusilabigo de la nacilingvaj radikoj. Sed li sciis tamen eviti la ekstremajn deformojn, kiuj ridindigis la lingvon de Schleyer : nim por latina animal, plim por franca compliment, nol por angla knowledge, aŭ eĉ sül por franca ciel; kaj precipe li rezervis tiun pritraktadon al la komunaj vortoj, sed lasis senŝanĝe la vere internaciajn. »

Pra-Esperanto de 1885

En la jaro 1885, la lingvo estis multe ŝanĝiĝinta, sed ĝi ankoraŭ restis iomete same kiel la pralingvo. En letero al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Zamenhof skribis: "Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estis tute preta." En 1887, Zamenhof eldonis la Unuan Libron, kiu enhavis la nuntempan Esperanton.

Rikardo Cash publikis en La Kancerkliniko klopodon rekonstrui la gramatikon de Pra-Esperanto. Kvankam lia sistemo kompreneble ne estas ĝuste la sama kiel la perdita Zamenhofa, ĝi estas ankoraŭ interesa kaj supozeble oni povus uzi ĝin en literatura verko por redoni arkaikan etoson, samkiel oni povus uzi Arcaicam Esperantom. Krome, oni devas kompreni, ke ne ekzistis nur unu "Pra-Esperanto" -- la lingvo evoluis dum la multaj jaroj kiam Zamenhof kreadis ĝin. Jen enkonduko al la Cash-a rekonstruo:

Alfabeto

  • a á b c ć d dź e é f g h ħ i j k l m n o ó p r s ś t u ŭ v z ź

(ĉ estis ć, ĝ estis ', ĥ estis ħ, ŝ estis ś, ĵ estis ź)

Pronomoj

  • "mi" estis mo
  • "ni" estis no
  • "vi" estis tovo (plurala)
  • "li" estis ro
  • "ŝi" estis śo
  • "ili" estis po (viroj) aŭ o (virinoj)
  • "si" (refleksiva) estis so

Verboj

  • "-as" estis
  • "-i" estis -e-i
  • "-is" estis -u
  • "-os" estis -uj
  • "-u" estis
  • "-us" estis

Gramatikaj finaĵoj

  • "-a" estis -a (adjektivo)
  • "-o" estis -o (substantivo)
  • "-oj" estis -oj (plurala substantivo)
  • "-n" estis -l (akuzativo), tamen ne ĉiuj Zamenhofaj Pra-Esperantaj tekstoj fakte uzas akuzativon.

Radikoj

Kompreneble, multaj radikoj en Pra-Esperanto ne estis la samaj kiel en la nuna lingvo. Ekzemple, nia nuna "fal-" estis kad- (el latina cado), "amik-" estis mik-, kaj "kor-" estis kord-. La Cash-a rekonstruo enhavas etan vortaron de Pra-Esperantaj radikoj.

Ekzemploj

Jen vera Zamenhofa ekzemplo el la jaro 1881:

"...Ma plej kara miko, kvan ma plekulpa plumo faktidźas tiranno pu to. Mo poté de cen taj brivoj kluri, ke sciigoj de fu-ći specco debé blessi tal fradral kordol..."
("Mia plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano por vi. Mi povas de cent viaj leteroj konkludi, ke sciigoj de tiu ĉi speco devas vundi vian fratan koron...")

Vidu ankaŭ