Massonnens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pra Contey)
Massonnens
Blazono de Massonnens
Blazono de Massonnens
Blazono de Massonnens
Preĝejo Sankta Maŭrico en Massonnens
Preĝejo Sankta Maŭrico en Massonnens
Preĝejo Sankta Maŭrico en Massonnens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 42′ 5″ N 6° 58′ 28″ O / 46.70139 °N, 6.97444 °O / 46.70139; 6.97444 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 5″ N 6° 58′ 28″ O / 46.70139 °N, 6.97444 °O / 46.70139; 6.97444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 428
Areo 4,25 km²
Alteco 733 m super marnivelo
Poŝtkodo 1692
Komunumkodo 2086
Mapo de Massonnens
Mapo de Massonnens
Mapo de Massonnens
vdr

Massonnens estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Massonnens situas en la Friburga Mezlando ĉe la bordo de la rivero Neirigue, suda alfluanto de la rivero Glano, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Romont. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Massonnens kaj Ferlens, kaj la setlejoj Les Cannes, Pra Contey kaj Mottex, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,25 km², de kiuj 20,7% estas kovritaj de arbaro, 72,9% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Massonnens limas en nordo al Villaz-Saint-Pierre, en oriento al Villorsonnens, en sudo al Le Châtelard, en sudsudokcidento al Grangettes, en sudokcidento al Vuisternens-devant-Romont, kaj en okcidento al Berlens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Massonnes situas flanke de la gravaj trafikvojo. Ĝi atingeblas pere de konekta vojo de Villaz-Saint-Pierre al Grangettes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 20 kilometrojn sude apud Châtel-Saint-Denis. Pere de poŝtaŭtolinio al Villaz-Saint-Pierre la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Massonnens datiĝas el la jaro 929 kiel Mansaningis. Dum mezepoko Massonnens estis aparta malgranda senjorujo. En la jaro 1532 François de Billens, la Senjoro de Massonnens, vendis ĉiujn rajtojn pri Massonnens al la urbo Friburgo, kiu ĝis atribuis al la Voktejo Pont-Farvagny. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Massonnens apartenis al la Distrikto Romon poste ĝis 1848 al la Distrikto Farvagny. Surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848 Massonnens estis atribuita al la Distrikto Glano.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]