Prabuŝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Prabuŝulo
Troveblo de fosilioj: Ediacaran - ĉi-epoke

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Subregno: Eumetazoa
(senranga filumo) Duflankuloj Bilateria
(senranga klaso) Protostomia
Grupoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sepioteuthis sepioidea, ekzemplo de prabuŝulo

La prabuŝuloj (Protostomia) estas unu el la du grupoj de duflankuloj. Ilia nomo indikas, ke dum la embriogenezo, post la gastrulado, la blastoporo iĝos la buŝo, dum la anuso formiĝos poste per truado de la embrio ĉe la alia fino de la digesta tubo de la embrio. Alia fundamentaj apartaĵoj de la grupo estas la spirala divido de la ĉeloj dum la segmentado. La ĉeloj estas jam frue determinitaj. La prabuŝuloj krome havas ventran nervosistemon, en kiu nur la kapa ganglio troviĝas en dorsa pozicio. Tiu tre vasta grupo entenas la plimulton el la duflankuloj. Inter la prabuŝuloj oni distingas inter muduloj, lofotrokozouloj, kaj platizooj.