Flughaveno de Václav Havel Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Praga flughaveno)
Flughaveno de Václav Havel Prago
Letiště Václava Havla Praha

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: PRG ICAO: LKPR
Resuma informo
Lando Ĉeĥio
Regiono Prago
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Letiště Praha
Apuda urbo Prago (10km)
Alteco 376 m
Geografia situo 50° 6′ 3″ N, 14° 15′ 36″ O (mapo)50.10083333333314.26Koordinatoj: 50° 6′ 3″ N, 14° 15′ 36″ O (mapo)
Flughaveno de Václav Havel Prago Letiště Václava Havla Praha (Ĉeĥio)
Flughaveno de Václav Havel Prago
Letiště Václava Havla Praha (Ĉeĥio)
DEC
Flughaveno de Václav Havel Prago Letiště Václava Havla Praha
Flughaveno de Václav Havel Prago
Letiště Václava Havla Praha
Situo de Flughaveno de Václav Havel Prago
Letiště Václava Havla Praha
Map
Flughaveno de Václav Havel Prago
Letiště Václava Havla Praha
Kurej-angulo 06L/24R – 12R/30L
Kurej-longo 3.715 m – 3.250 m
Retejo http://prg.aero
vdr

La Flughaveno de Václav-Havel Prago (ĉeĥe Letiště Václava Havla Praha) estas internacia flughaveno en Prago. La Flughaveno Prago de Václav-Havel estas la plej granda internacia flughaveno en Ĉeĥio. La flughaveno estis nomita laŭ prezidanto de Ĉeĥio, Václav Havel. La nabo de la Ĉehia flugkompanio České aerolinie estas lokita en tiu flughaveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Flughaveno Praga-Ruzyně komencis funkciadon la 3-an de julio 1937. Ĝis tiu epoko, Flughaveno Praga-Kbely estis centra flughaveno por Prago. Ĉeĥoslovakia registaro decidis konstrui novan flughavenon en la 1930-aj jaroj. La unua flugo en flughaveno Praga-Ruzyně estis farita de ĉeĥoslovakia flugkompanio, Ĉeĥoslovakia Aviada Kompanio (ĉeĥe Československá letecká společnost). Dum la Praga printempo, la flughaveno estis okupita de Soveta armeo por okupi Pragon.

En 2011, por memori la unuan prezidanton de Ĉehio Václav Havel, Slovaka kinreĝisoro Fero Fenič proponis alinomi flughavenon Prago al Vaclav Havela Praga Flughaveno. Lia propono estis subtenita de famaj ĉeĥoj kiaj Jiří Bartoška, Tereza Brdečková, Vera Ĉaslavska.[1] La 21-an de marto 2012, Ĉeĥia registaro decidis alinomi nomon de Flughaveno Prago al Václav Havela Praga Flughaveno.[2]

Pro malbonaj teknikaj kondiĉoj de kurejo 12R/30L kaj por plenumi kategorion 3 de Instrumenta Surteriga Sistemo (angle Instrumental Landing System), inter 2012 kaj 2013 jaroj nova kurejo 06R/24L estis konstruita.

Terminaloj[redakti | redakti fonton]

La Flughaveno Prago de Václav-Havel havas kvar terminalojn:

  • Terminalo A: Por pasaĝeroj de ŝtatoj ekster Schengen-spaco
  • Terminalo B: Por pasaĝeroj de membroŝtatoj de Schengen-spaco
  • Terminalo C: Por privataj flugoj
  • Terminalo D: Por VIP-oj kaj ŝtataj vizitoj. Terminalo D estas la plej malnova parto en la flughaveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]