Praga lingvoskolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Praga lingvoskolo, Praga Lingvistika Rondo aŭ foje simple Praga skolo enhavis ampleksan grupon de esploristoj, ĉefe eŭropanoj, kiuj eĉ se ne estis membroj mem de la Lingvistika Skolo de Prago, derivigis sian inspiron el la verkoj de Vilém Mathesius, Nikolaj Trubeckoj, Roman Jakobson, Jan Mukařovský, René Wellek kaj aliaj fakuloj kun sidejo en Prago en la jardeko antaŭ la Dua Mondmilito (1928–1939). Ĝi estis unu el la plej gravaj lingvoskoloj, ĉar ĝi pluigis la verkaron de Ferdinand de Saussure pli efike.

La skolo emfazas en la duobla artikulacio de la lingvo (fonemo kaj morfemo). Ili nuancigas la dikotomion inter sinkroneco kaj diakroneco por la studo de la lingvo. La plej grava kontribuo de tiu skolo estas la metodologia principo de la komutado, per kiu oni modifas fonemon kontraŭ alia en difinita loko de la parolĉeno, kio okazigas paradigman opozicion kaj sekve ŝanĝon de signifo, ekzemple "la nigra kato" > "la nigra rato".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]