Pragmataj Sankcioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la malfrua Romia Imperio, la Pragmata Sankcio (latine: Pragmatica Sanctio) estis imperia konstitucio kiu pritraktis aparte gravajn temojn koncernantajn ĝeneralajn jurpunktojn, promulgita laŭpete de altaj funkciuloj kaj ekvalida en la sama momento de la promulgo. En la antikva periodo, la plej fama estis tiu elmetita post la “Gota Milito” (535-553) de la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a laŭpete de papo Vigilio por sankcii la revenon de Italio sub la rekta dominado de la imperio (Vidu: Ekzarkato de Italio).

En Mezepoko kaj ĝis la 19-a jarcento, la sama sintagmo indikis ĝeneralteman dispozicion, elmetitan de la imperiestro. Foje, tamen, samspeca edikto fontis el neimperiestra aŭtoritato.

Precipaj Pragmataj Sankcioj[redakti | redakti fonton]

  • La Pragmatica sanctio pro petitione Virgilii, publikigita de la romia orienta imperiestro Justiniano la 1-a en 554, per kiu la suvereno etendis la kodigon (Corpus iuris civilis) de la imperio al Italio, post la venko kontraŭ la Gotoj (535-553 - gota milito). La edikto elmetita "laŭpete de papo Vigilio", kiu kuŝis en eble apokrifa referenco al papo Vigilio (tiam prizonulo en Konstantinopolo pro la triĉapitra disputo), ŝajnas profiti de lia sgnoskita aŭtoritato, kaj certe celis justigi la bizancan povon en Italio.
  • La tieldirita Pragmata Sankcio de Ludoviko la 9-a de Francio, koncernanta diversajn reformojn rilate la klerikaron, estis falsaĵo de la 15-a jarcento, antaŭdatita al marto 1269.
  • La Pragmata Sankcio de Bourges estis alestigita de reĝo Karlo la 7-a de Francio la 7-an de julio de 1438 por limigi la povon de la Eklezio de Romo ene de la organizo de la franca klerikaro. Per tiu dekretaro oni establis ke la elekto de la episkopoj kaj abatoj devis “aŭskulti ĉiukaze la sugestojn” de la franca reĝo. Tiu jura dekreto konstituas unu el la momentoj plej gravaj de la firmigo de Galikanismo en la historio de Francio: Tiu pragmata sankcio estis eliminita de Ludoviko la 11-a de Francio kaj restarigita de Karlo la 8-a de Francio kaj Ludoviko la 12-a de Fancio. Ĝi estis definitive ĉesigita per la Konkordato de Bolonjo de la 1516, dum la regado de reĝo Francisko la 1-a de Francio kaj la papado de papao Leono la 10-a.
  • La Pragmata Sankcio de 1439, publikigita de iuj germanaj regantaj princoj la 25-an de marto 1439, akceptis iujn dekretojn de la Koncilio de Bazelo kvankam iomete modifitajn. Utilas, tamen, substreki ke la terminoj Pragmata Sankcio por tiu dokumento ne estas propraj ĉar temas pri ago de princoj submetitaj al la imperiestro kaj do mankaj je lia konsento.
  • La Pragmata Sackcio de 1549 igis per la volo de Karlo la 5-a la teritorio de la 17 provincoj de Nederlando]], jam sub sia rekta dominado, kiel aŭtonoma teritoria lando regata per apartaj statutoj, sendependa de la imperio.
  • La Pragmata Sankcio de 1713 estas dokumrnto per kiu la sama imperiestro de la Sankta Romia Imperio celis igi heredantino de siaj teritorioj ene de la Sankta Romia Imperio sian filinon Marian Terezan kaj garantii la elekton al imperiestro por ŝia edzo “Francisko Stefano de Loreno, ĉar li ne havis masklajn heredantojn (la unika maskla filo, Leopoldo Johano de Habsburgo mortos en 1516) kaj deziris havi dinastion. Por ke tiu leĝo estus juĝata valida, nepris la konsento de ĉiuj aliaj Ŝtatoj kaj tio okazis post longaj kontrastoj per la packontrakto de Aachen de 1748 kiu tiel garantiis la surtronigon de Maria Tereza de Aŭstrio kiu jam estis fariĝinta suverenino de la teritorioj hereditaj de la Hasburgoj. en 1740.
  • La Pragmata Sankcio de [[1759 estis promulgita de Karlo la 3-a de Hispanio por deremini la rajtojn posteuli en la trono de Napolo, Sicilio kaj Hispanio.
  • La Pragmata Sankcio de 1830, presrajtigita de reĝo Fernando la 7-a de Hispanio, sankias dekreton de 1789 de Karlo la 4-a de Hispanio, per kiu li estis anstataŭŭginta la sistemon de la duonsalfranka leĝo establita de Filipo la 5-a de Hispanio per miksita sistemo de posteuleco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]