Prahispanaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La prahispanaj lingvoj laŭ la restoj de trovitaj enskribaĵoj.
Mapo de la popoloj loĝantaj en la Ibera duoninsulo en la jaro 300 a.n.e.

La prahispanaj lingvojpraiberiaj lingvoj estis la lingvoj de la antaŭromiaj loĝantaroj de la ibera duoninsulo, ekskludante lingvojn de fremdaj kolonioj, kiel la greka en Emporion kaj fenica en Qart Hadast. Post la Romia konkero de Hispanio la prahispanaj lingvoj, kun la escepto de la Protovaska, estis anstataŭigitaj de latino, la prapatro de la modernaj iberaj latinidaj lingvoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el ĉi tiuj lingvoj estis dokumentitaj rekte per skribaĵoj, plejparte en iberiaj skribsistemoj, kiuj datiĝas inter la 5a jarcento a.n.e., eble eĉ de la 7a jarcento en la opinio de kelkaj esploristoj, ĝis la fino de la 1a jarcento a.n.e. aŭ la komenco de la 1a jarcento n.e.

  • Vaskonaj lingvoj
    • Proto-Vaska — Sen spuroj, parte rekonstruita tra interna analizo de moderna eŭska (vaska) lingvo.
    • Akvitana — Proksima parenco de moderna vaska/eŭska. Kelkaj scienculoj karakterizas la akvitanan kiel prapatron de la vaska, dum aliaj priskribas ambaŭ kiel parencaj lingvoj kun sama origino.
  • Ibera lingvo: nehindeŭropa lingvo parolita de la iberoj, en la oriento. Ĝia rilato al la Proto-vaska kaj akvitana estas neklara, kaj tre debatata.
  • Tarteza lingvo: parolata en la areo de Tartezo, en la sukokcidento de la duoninsulo. Klare nehindeŭropa, sed kun pruntaĵoj el la keltaj lingvoj. La rilato al la ibera kaj al la protovaska estas ankaŭ tre debatata.
  • Keltaj lingvoj: parolitaj en la nordo, nordokcidento kaj centro de la duoninsulo. La plej konata estas la keltibera lingvo, el kiu restas enskribaĵoj en iberaj skribsistemoj.
  • Luzitana lingvo: parolita en la teritorio de Luzitanio, okcidente de la okcidento (en la nuna centro de Portugalio). Klare hindeŭropa, sed la rilato al la keltaj lingvoj estas debatata.

Aliaj prahispanaj lingvoj nur povas esti identigitaj nerekte pere de loknomoj, antroponomoj aŭ dionomoj cititaj de romiaj kaj grekaj fontoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]