Praksidiko (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Praksidiko.
Praksidiko
Natura satelito  de Jupitero (XXVII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXVII[1]
Aliaj nomoj S/2000 J 7
Nomita laŭ Praxidice vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard
David C. Jewitt

Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]

Dato de malkovro 23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
20 823 967 km
16 992 165 km vd
Discentreco 0,184
Klinangulo 144,206° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 613,9 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 6,8 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~4,3 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,029 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,2[2]
vdr

Praksidiko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj de la 23-a de novembro 2000.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 ĝian malkovron (samtempe ke tiu de dek aliaj lunoj)[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 7.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] ĝian nomon de Praksidiko, (greke; Πραξιδίκη[5]), diino de la justico kaj de la puno en helena mitologio; amatino de Zeŭso kaj patrino de Ktesio, (dio protektanta la hejmojn).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia estas ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
  4. AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis la nomon de Praxidike, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]