Prameny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prameny
germane Sangerberg
municipo
Eksa urbodomo n-ro 23
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Prameny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Mariánské Lázně
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Situo Prameny
 - alteco 725 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 00″ N 12° 43′ 58″ O / 50.05000 °N, 12.73278 °O / 50.05000; 12.73278 (mapo)
Katastro 24,61 km² (2 461 ha) Prameny
Loĝantaro 127 (2023)
Denseco 5,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1357
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 353 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 539538
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Prameny
Retpaĝo: www.pramenyobec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Prameny (germane Sangerberg) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Cheb, en Regiono Karlovy Vary. La municipo havas montaran karakteron kaj ĝi situas en suda parto de Slavkova arbaro. Vivas ĉi tie 127 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1357.

Banloka urbo[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la 16-a jarcento homoj eluzis mineralajn fontojn, kiuj en la ĉirkaŭaĵo abunde elfontas. En la jaro 1870 estis en sudokcidenta flanko (direkte al Kladská) fondita malgranda banloko, kio estis verŝajne kaŭzo de denova avanco de la municipo je urbo la 30-an de aprilo 1873. Estis por ĝi subkaptitaj fontoj Giselin, Rudolfo kaj Vincento.[1] Sed la evoluo de urbo poste haltis kaj la nombro de loĝantoj sinkis el 2415 en la jaro 1872 ĝis la jaro 1921 al 1381. Sed en la ĉefan fonton (de Rudolfo aŭ de Julius) fine de la unua mondmilito enpenetris en la banloka parto la supraĵa akvo kaj tiel ĝi estis malvalorigita. Sed la fonto estis sekve purigita kaj poste denove konvena al la uzado.

Post ellandigo de germanoj[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito okazis ellandigo de la devena germana loĝantaro. La municipon oni ne sukcesis ĝisloĝigi kaj en Prameny estis lokigita komandantejo de nove establita Armea ekzercspaco Prameny, en la jaro 1947 alilokigita ĝis Lázně Kynžvart. La teritorio estis konsisto de la armea ekzercspaco ĝis la jaro 1954.[2][3] Inter la jaroj 1954–1958 estis en la municipo ministoj de minejoj de Jáchymov, laborantaj en la proksimaj uraniaj minejoj. En la jaroj 1946–1958 ĉi tie estis detruitaj 256 domoj (265 domoj), la preĝejo estis pro malbona teknika stato detruita en la jaro 1958, detruitaj estis ankaŭ 11 kapeloj. El 274 domoj en la jaro 1930 restis ĝis la jaro 1950 nuraj 27, sed inter la konservitaj estis ankaŭ la urbodomo. Konserviĝis ankaŭ statuo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1855.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 2335 2415 2161 1947 1784 1381 1527 300 181 271 232 135 144 109
Diferenco de la nombro de loĝantoj +80 −254 −214 −163 −403 +146 −1227 −119 +90 −39 −97 +9 −35
Nombro de domoj 253 288 290 291 287 268 274 27 30 30 25 39 42 45
Diferenco de la nombro de domoj +35 +2 +1 −4 −19 +6 −247 +3 0 −5 +14 +3 +3

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la municipo estas nenia enskribita kultura memorindaĵo

  • Urbodomo el la jaro 1870
  • En la jaro 2012 estis nove reguligitaj kaj alirebligitaj fontoj de fonto de Rudolfo kaj fonto de Gisela en la eksa banloa parko.
  • Okcidente de la municipo situas sur deklivo restajcoj de kapelo Virgulino Maria, al kiu kondukas el la municipo krucvojo

Pereintaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Linharto troviĝis meze de la placo, sudoriente de la urbodomo.
  • Banloko Prameny sudokcidente de la municipo estis konstruita en svisa stilo en la jaro 1872. Post la unua mondmilito la banloka domo estis vendita al firmao Julius Meinl, pli poste proprumis ĝin kompanio Porcelán Karlovy Vary kaj ĝi uzis ĝin kiel resanigejon por siaj okupitoj. Post la jaro 1945 estis en la konstruajco establita pulma sanatorio, pli poste hejmo por emerituloj, en la jaro 1983 la objekto forbrulis, post malsukcesa provo pri rekonstruo ĝi estis en la jaro 2000 detruita.
  • Oriente de la municipo apud vojo en la najbaran municipon Mnichov estadis tombejo, nuligita post la jaro 1945.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Prameny (Sangerberg), web Zaniklé obce.cz, Dieter Pohl 28. 3. 2007, Jan Kruliš 1. 4. 2007, Zdeněk Pechar 28. 11. 2008

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prameny (Sangerberg) - doplnění historie, Zdeněk Pechar, výtah z archivů, 28. 11. 2008
  2. Tomíček, Rudolf. (2006) Historie Vojenského újezdu Prameny. Sokolov: Krajské museum Sokolov. ISBN 80-86630-09-9.
  3. Jaša, Luděk. Prameny po roce 1945. Alirita 2020-01-02.