Prapremiero

Prapremiero (ankaŭ Kostumprovo aŭ ĝenerala provludo) estas la lasta provludo, fine de serio da provludoj, antaŭ la premiero de teatraĵo, opero, opereto aŭ koncerto.
Dum ĝi, la prezentaĵo estas prezentita tute, komplete, kun la partopreno de la tuta rolantaro kaj aliaj roluloj (lumigistoj, sonilistoj, muzikistoj, ktp). En ĝenerala provludo en la teatro, la aktoroj aperas tute vestitaj (kostumoj, ŝminkoj, perukoj, ktp.), kaj uzas verajn teatrorekvizitojn. Por muzika prezentado, la ĝenerala provludo estas la lasta provludo antaŭ la prezentado, nome la premiero se temas pri turneo aŭ serio de prezentoj.
Dum la prapremiero ofte ĉeestas speciale invititaj spektantoj, kaj en multaj kazoj la teatra kritiko de la gazetoj estas verkita surbaze de prapremieroj.
Historie, gravas la dato de la prapremiero de famaj teatraĵoj.