Praslava lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La praslava lingvo estas la pralingvo de la slava lingvaro. Supozeble ĝi estis parolata ĝis la 6-a jarcento p.K. Ekzistas nenia skribaĵo en tiu lingvo, oni ĝin rekonstruas per komparo kun la fidinde atestitaj faktoj pri la postaj slavaj kaj pli fruaj aliaj lingvoj hindeŭropaj.

Deveno

La praslava lingvo devenas el la satem-branĉo en la evoluo de la hindeŭropa pralingvo. Ekzistas diversaj opinioj pri ĝia rilato al la evoluo de la plej proksima balta lingvaro: ĉu ekzistis komuna pralingvo balta-slava, aŭ ĉu temas pri paralela evoluo kun kelkaj kontaktaj punktoj.

Supozeble la praslava lingvo formiĝis iam en la 1-a jc a.K.; ĝi ekzistus proksimume 2000 jarojn, ĝis la huna-ĝermana migrado de la 4ª–6ª jarcentoj, kiu kaŭzis disigon de la praslava komunumo.

Fine de la 9ª jc aperas la unuaj skribaj testoj slavonaj, kiam la diferenco inter slavaj lingvoj jam estas konstatebla, kvankam ĝi ankoraŭ estas tiom malgranda, ke neniom malhelpas interkomrenadon.

Fonetiko

En la verkoj pri la slava fonetiko oni plej ofte uzas simbolaron bazitan sur la ĉeĥa alfabeto, nur escepte kaj specialcele oni uzas IFA-simbolaron.


Vokaloj

En sia malfrua formo la praslava lingvo havis 11 vokalojn, kiuj (escepte la jerojn) povis esti mallongaj aŭ longaj; oni prezentas ilin per

i, ь, e, ę, ě, a, o, ǫ, ъ, y, u.
  • ь, ъ – jeroj, mallongegaj vokaloj, probable la reduktitaj ɪ kaj ɯ;
  • ę, ǫ – jusoj, antaŭa kaj malantaŭa nazsonoj;
  • ě - jato, supozeble æː;
  • y – probable ɯː (kiel la turka ı) aŭ diftongo ɯi.

Konsonantoj

La praslavaj konsonantoj
  liplipaj dentaj molaj dentaj alveolaj molaj alveolaj palataj velaj
Eksplodaj p, b t, d t’, d’       k, g
afrikatoj     c ts, ʒ dz   č ʨ, ǯ d͡ʑ    
frotaj   s, z     š, ž   x
nazaj m n   n’      
aproksimantoj v w l l’ r r’ j