Preĝejo Saint-Germain-l'Auxerrois (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fasado de Saint-Germain-l'Auxerrois

La preĝejo Saint-Germain-l'Auxerrois estas religia konstruaĵo lokita en la nuna 1-a arondismento de Parizo. Ĝi troviĝas fronte de la palaco Luvro, proksime al la urbdomo de la 1-a arondismento.

Historio

Kvankam la historio de la preĝejo ekas je la merovida periodo, nenio restas el tiu epoko. La plej malnova parto de la konstruaĵo estas la romanikstila turo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento. Je la sekvinta jarcento aperis la okcidenta portalo, la ĥorejo kaj la kapelo de la Virgulino. Sed la preĝejo estis plejparte rekonstruita dum la 15-a jarcento, precipe kun la kreado de la porĉo.

Saint-Germain-l'Auxerrois fariĝis la persona preĝejo de la reĝa familio, post la alveno de la Valezianoj, ĉar ĝi estis proksima al la palaco. La konstruaĵo estis pliposte severe damaĝita dum la 18-a jarcento : la vitraloj kaj la timpano de la portalo malaperis. Okaze de la revolucio, Saint-Germain aliformiĝis en furaĝstaplo, kaj sekve en presejo. Renovigo komenciĝis dum la reĝado de Ludoviko-Filipo, kaj estis finpretigita far Eugène Viollet-le-Duc.

Eksteraj ligiloj

Galerio