Serba ortodoksa preĝejo Ĉefanĝelo Gabrielo (Csobánka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉefanĝelo Gabrielo
Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo en Csobánka
Preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo en Csobánka
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csobánka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Ortodoksa eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Serba ortodoksa preĝejo de Ĉefanĝelo Gabrielo estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Csobánka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Serboj rifuĝintaj el la nuna Kosovo alvenis post 1690. Ili konstruis preĝejon en 1746. Plejparto de la serboj revenis al la baldaŭa Jugoslavio en 1918.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado la kvadrata turo altiĝas, sube estas la enirejo kun romiaj ciferoj: MCMXXI. Inter la enirejo kaj turo estas videbla triangulo (timpanono), pli supre malgranda fenestrorozo. Supro de la turo estas piramido. La unusola brikoforma navo estas simpla kaj havas apogantajn pilierojn. La sanktejo situas (laŭ la kutimoj) en la orienta flanko kaj formas duonrondon. La bildoj kaj la mebloj devenis el la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]