Preĝejo Ĉieliro de Kristo (Gyugy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Ĉieliro de Kristo en Gyugy
Kirko Ĉieliro de Kristo en Gyugy
Kirko Ĉieliro de Kristo en Gyugy
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyugy
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kirko Ĉieliro de Kristo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Gyugy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kirko estis konstruita en nekonata tempo, pli precize dum stilo de romaniko. Apude estas videbla restaĵoj de tera remparo, sed eĉ arkeologoj scias nenion pri tio. Verŝajne oni dankas al la hazardo, ke ĝi restis parte origina dum la jarcentoj.

Post la turka erao legendo estiĝis: la pluvo portis sonorilon. Estas fakto, ke la kirko estas pilgrimloko memore al la legendo.

Inter 2000 kaj 2004 arkeolgiaj esploroj, poste restaŭrado okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La malgranda kirko situas sola en rando de la vilaĝo sur malalta monteto. Antaŭ la preĝejo ŝtona kruco troviĝas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. Super la enirejo malgranda fenestro estas videbla. El la tegmento nur malgranda ornama turo troviĝas. Ankaŭ flanke estas alia enirejo. Post la navo estas duonronda absido, apude kvarlatera sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.