Preĝejo Ĉieliro de Maria (Bernecebaráti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Bernecebaráti
Preĝejo de Ĉieliro de Maria en Bernecebaráti
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bernecebaráti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Nagymaros
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo iomete romaniko kaj gotiko, ĉefe baroko
Konstruado
Specifo
Alto 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Bernecebaráti.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam dum la pratempoj estis terfortikaĵo. Hungara fonto mencias paroĥan kirkon en 1337 en tiama vilaĝo Bernece. Supozeble romanika, sentura preĝejo estis konstruita en la 12-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi gotikiĝis (la gotika kvadrata turo estis konstruita en nekonata tempo, sed nepre dum la gotiko). (En 1866 Flóris Ferenc Rómer, en 1928 István Möller esploris tiu ĉi konstruaĵon). En la 1770-aj jaroj la kirko estis trakonstruita al baroko. La orgeno estis farita en 1934. La internaj muroj estis pentritaj en 1966. Denove arkeologoj faris ekzamenojn en 2006, ili trovis enmuritan pordon. Oni malkonstruis la pilierojn en 2007 por ne fari malstabilecon (ili estis konstruitaj en la 19-a jarcento).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sur montopinto kaj grandparte ŝtona muro ĉirkaŭas ĝin. En mezo de la fasado la turo reliefas, apud la turo ekstera kovrita ŝtuparejo konstruiĝis por la interna galerio. Ĉe la sanktejo sakristio kaj kapelo estas videblaj. Interne la altaro kaj la predikejo estis farita en la 18-a jarcento.

Kermesoj okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.