Preĝejo Ĉieliro de Maria (Tura)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tura
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika preĝejo en urbo Tura, en la urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la gotika kirko okazis en 1320. Ĝi havis unu navon, sakristion, sanktejon kaj turon. La preĝejo trakonstruiĝis en la 17-a jarcento, poste dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a ĝi estis bruldetruita. En 1847 fulmo trafis la preĝejon, post 2 jaroj la rusa armeo prirabis ĝin. Tamen post 3 jaroj orgeno ekfunkciis. En 1887 oni restaŭris la preĝejon. En 1911 la preĝejo plene trakonstruiĝis, ankaŭ tiam la orgeno estis riparita. En 1972 ĉirkaŭaĵo de la ĉefaltaro ricevis novan vizaĝon, same la orgeno estis restaŭrita. Inter 1983-1987 oni plene renovigis la preĝejon. Ekde 1994 la orgeno estas konvena por koncertoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En la korto kolono pri Sankta Triunuo situas. La konstruaĵo ankaŭ nun havas unu navon, la kvadrata turo situas flanke, proksime de la sanktejo. Interne la mebloj venis el 1933. La fenestraj bildoj prezentas la hungarajn sanktulojn.

En la preĝejo koruso funkcias, ankaŭ skoltoj apartenas al vivo de la preĝejo. Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.