Preĝejo Ĉieliro de Maria (Bakonygyirót)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Maria
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Bakonygyirót
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Bakonygyirót
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bakonygyirót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Zirc
paroĥo loke, tamen la zorganto en Bakonyszentlászló
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko (escepte la sanktejon)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas katolika historia monumento en vilaĝo Bakonygyirót (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto jam antaŭ 1332 kirko funkciis en la vilaĝo, kiun la turkoj baldaŭ detruis. En 1761 (laŭ alia fonto en 1716) oni konstruis novan kirkon, sed la sanktejo restis origina. La orgeno ekfunkciis en 1864.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado komenciĝas per kvadrata turo. La enirejo estas tra la turo, super la enirejo estas videbla niĉo kun statuo. La instalaĵoj devenis el la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.