Preĝejo Ĉieliro de Maria (Máriakéménd)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
![]() Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro de Maria en Máriakéménd
| ||
katolika preĝejo • sanktejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Máriakéménd | |
Geografia situo | 46° 2′ 19″ N, 18° 27′ 22″ O (mapo)46.03860783943418.456222386083Koordinatoj: 46° 2′ 19″ N, 18° 27′ 22″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Baranya | |
diocezo | Pécs | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1746–1761 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento kaj konata pilgrimejo en Hungario, en vilaĝo Máriakéménd.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la 15-a jarcento kirko funkciis en la vilaĝo, kiun la turkoj detruis en la sekva jarcento. En 1725 ŝvaboj alvenis, kiuj trovis en la vilaĝo kroatojn. Ili konstruis unue lignan kapelon.
En 1740 miraklo okazis. Fraŭlinoj ektrovis brilan skulptaĵon pri Dipatrino kun Jesuo. Baldaŭe ĝi malaperis. Poste alvenis multe da pilgrimantoj pro la disetendiĝanta famo.
La nun videbla preĝejo estis konstruita (aŭ rekonstruita) en mezo de la 18-a jarcento. En 1770 oni konstruis kriptojn sub la preĝejon. Post 3 jaroj la papo donacis oficialan pilgrimejan permeson al la preĝejo. La orgeno ekfunkciis en 1897. En 1976 oni renovigis la preĝejon.
Sankta Bildo
[redakti | redakti fonton]La unua bildo estis pentrita en 1746, kiu perdiĝis, tial la sekva bildo estis pentrita en 1758. En 1765 oni ŝanĝis la bildon al skulptaĵo. Ĝi prezentas Dipatrinon starantan sur la terglobo. Ŝi tenas en sia brako Jesuon.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola, apud la preĝejo 2 skulptaĵoj kaj kruco estas videblaj. Sube en mezo de la fasado enirejo situas, plej supre triangulo estas videbla. Interne la flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Anna kaj Johano Nepomuko. La absido estas plurangula kaj ĝi devenas el la 15-a jarcento kiel iama kapelo.
Ĉefa kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto, krome en la 8-an, 12-an, 15-an de septembro, en la 2-an de februaro, en la 25-an de marto, en la 2-an de julio. Ili estas ĉiuj festotagoj de Sankta Maria.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]