Preĝejo Ĉieliro de Maria (Mülln)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Paroĥa kirko de Mülln (germane: Pfarrkirche Mülln) estas kirko en Salcburgo, Aŭstrujo (Augustinergasse 4). Ĝi estas sub patroneco de Ĉielenpreno de Maria.

Historio[redakti | redakti fonton]

Staras la kirko sur historia tereno, ĉar jam dum paganaj tempoj estis surloke kultloko. La treege malnova setlejo ĝis la fundamentaj ŝtonoj datumas de la prahistorio. Jam ekde 1048 staris ĉe la muelejoj de la konventoj Nonnberg kaj Abatejo Sankta Petro kapelo por la Virgulino. El ĝi konservitis ĝis hodiaŭ belega krucifikso. Pro loĝantarkresko oni devis pligrandigi la preĝejo kaj en 1439 komenciĝis la konstruo de malfrugotika halokirko (finkonstruo en 1453).

Arkitekturo kaj interno[redakti | redakti fonton]

La lasta aranĝo interne estis en la malfrua baroka epoko: la modesta enirejo tute ne esperigas la vizitantojn povi ĝui spektaklon barokan interne. Du leonkapoj ornamas la portalon kaj la halo dominatas per el ruĝa marmoro farita ĉefaltaro. Li entenas multvaloran statuon de la gracoplena Madono, malfrumezepoka majstroverko de 1460. Ĝia formo orientiĝas ankoraŭ je la tipo de t.n. bela madono. La altarbildoj de la flanka kapelo faratis de Johann Michael Rottmayr ĉ. la jaro 1690. Du gigantaj kandelabroj el latuno substrekas la brilon kaj la solenecon de la altaro.

Alia okuldorlotilo estas duetaĝa muzikgalerio, kies balustradoj volviĝas tra la kompleta larĝo de la spaco.

Ŝtuparo[redakti | redakti fonton]

Pieco-ŝtuparo

De 1605-09 antaŭkonstruitis al la okcidenta fasado ŝtuparo, kiu unuigitis en 1614 per arkaĵokun la iama monakejo. Bildoj el tolo, ĉirkaŭataj per kapeloj (unu kun altaro de 1660; la alia por la Sankta Triunuo), ornamas la vandojn:

  • Kristo falas teren pro la ŝarĝo de la kruco (farita ĉ. en 1600)
  • martiriĝo de Sankta Ursula (verŝajne de Johann Bocksberger )
  • V=vizio de Sankta Aŭgusteno en la deserto (komenco 17-a jc)
  • skurĝado de Jesuo
  • martiriĝo de Sankta Sebastiano
  • demeto de la Savinto disde la kruco
  • Madono dolorplena (ĉ. 1720)

La kirko hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La kirko estas kvazaŭ la limŝtono de la salcburga historia urbocentro en la nordoriento, proksime de la ŝatata bierfarejo kaj -trinkejo Müllner Bräustüberl. Ĝia alta gotika turo el 1673 ricevis, anstataŭ iama piramido, karakteran spajron kun duobla lanterno. Promenantoj tra la monteto Mönchsberg invitatas aŭ je la komenco aŭ je la fino de la marŝo viziti ankaŭ tiu ĉi belegan preĝejon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

P. Petrus Buchwinkler (eld.): 525 Jahre Pfarrkirche Mülln, Pfarre Mülln, Salzburg, 1978

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]