Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Ecséd)
| Paroĥa preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj | |
|---|---|
Aerfoto pri preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Ecséd
| |
| Loko | |
| Ŝtato | Hungario |
| Municipo | Ecséd |
| Bazaj informoj | |
| Religio | kristanismo |
| Rito | romkatolika eklezio |
| provinco | Heves |
| diocezo | Eger |
| dekanujo | Pásztó |
| paroĥo | loke |
| Arkitektura priskribo | |
| Arkitektoj | Kristóf Quadri |
| Konstrustilo | baroko |
| Konstruado | |
| Specifo | |
| Alto | 25 m (turo) |
| Konstrumaterialo | masonaĵo |
| Ligiloj | |
| Adreso | 3013 Ecséd, Szabadság u. 153. |
La paroĥa preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas sakrala historia monumento en vilaĝo Ecséd (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Ecséd ekzistis kirko dediĉita same al Ĉiuj Sanktuloj, sed la konstrujaro estas nekonata. Ĝi estis malkonstruita en 1744 (laŭ alia informo en 1772), poste pli nova estis konstruita. La matrikulo loke skribiĝis jam ekde 1719. Alajos Sajósy pentris la ĉefaltaran bildon en 1896, la orgeno estis kreita en 1903, la sonoriloj estis faritaj en 1873, 1963 kaj 1971.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La didomo situas sola, antaŭe krucifikso videblas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, pli supre granda arka fenestro donas lumon al la galerio. La navo finiĝas en rektangula absido, krome sakristio aliĝas al la navo. Interne ĉe la tura flanko galerio etendiĝas. La instalaĵoj plejparte fariĝis en la dua duono de la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 1-an de novembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

