Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Szátok)
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj | |
---|---|
Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj en Szátok
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szátok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nógrád (vilaĝo) |
paroĥo | Romhány |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas la sola historia monumento en vilaĝo Szátok (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ arkeologoj kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Laŭ priskribo post erao de turkoj (1711) ĝi jam estis en ruina stato, tial en 1732 la kirko estis konstruita, precipe la fundamentoj restis. Apuda sonorilostablo ekzistis inter 1722-1767, la turo estis konstruita en 1784 aŭ iom pli frue. La preĝejo estis plene trakonstruita en 1913.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo. Apud la konstruaĵo ŝtona kruco staras ekde 1811. La fasado estas simetria, la enirejo funkcias tra la reliefanta turo. La navo finiĝas en oklatera absido, kiu estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Apud la absido estas sakristio, kie interne estas videbla bildo pri Johano Nepomuko. Interne ĉe la enirejo estas galerio.
Kermeso okazas en la 1-an de novembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2020-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
-
Turo
-
Pordo