Preĝejo Alveno de Sankta Spirito (Hort)
Paroĥa preĝejo Alveno de Sankta Spirito | |
---|---|
![]() Paroĥa preĝejo Alveno de Sankta Spirito en Hort
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hort |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Norda Hungario, departemento Heves |
diocezo | Eger |
dekanujo | Pásztó |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Bertalan Árkay |
Konstrustilo | itala bazilika stilo kaj novromaniko |
Konstruado | 1948–1949 |
Specifo | |
Longo | 40 m |
Larĝo | 18-24 m |
Alto | 23 m (ambaŭ turoj) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La paroĥa preĝejo Alveno de Sankta Spirito estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Hort (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri paroĥa kirko okazis en 1332. Ĝi neniiĝis dum dominado de turkoj en la 16-a jarcento. Nova didomo estis konstruita en 1696, la paroĥo refondita en 1730, poste pli granda kirko konstruiĝis en 1766. Ĝi estis eksplodita en 1944, la nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1948-1949. La orgeno estis kreita en 1974. Signifa trakonstruo okazis en 1778. Pli novaj jaroj estas legeblaj en ĉefa ŝtono super la enirejo: 1829, 1981.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola antaŭ malgranda parko. Inter la parko kaj didomo estas 2 statuoj. La fasado estas simetria, meze la tre alta ĉefnavo reliefas, la 2 kvadrataj turoj malreliefas ĉe ambaŭ anguloj de la fasado. En la suda turo loĝas la sonoriloj. La 3 enirejoj troviĝas en mezo de la ĉefnavo, kiu havas po unu flankonavojn malantaŭ la turoj. Super la triopa enirejo estas tre altaj fenestroj. Videbla absido ne ekzistas. En fino de la ĉefnavo (praktike absido) granda rozvitralo kune kun 7 malgrandaj rondfenestroj rande estas videblaj. Po 1 sakristioj aliĝas al la navofino ambaŭflanke. Interne krom la ĉefaltaro estas ankaŭ flankaltaroj pri Sankta Maria, respektive Koro de Jesuo.
Kermeso okazas en dimanĉo de Pentekosto.