Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nádudvar)
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco | |
---|---|
Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Nádudvar
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nádudvar |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Berettyóújfalu |
paroĥo | en Püspökladány |
Dato de konsekro | 1819 |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Ferenc Povolni |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | 1818–1819 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas sakrala historia monumento en urbo Nádudvar (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ eklezia fonto la iama Nádudvar havis mezepokan kirkon. En 1550 la loĝantoj prenis la kalvinismon, ankaŭ la kirko apartenis ekde tiam firme al la kalvinistoj. La sporadaj katolikoj fondis grupon en 1752 kaj estis konstruita katolika preĝejo en la jaroj 1818 kaj 1819. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1820 en Tiszavárkony, sed oni portis tien en 1832. Ĝi estis trakonstruita en 1870 kaj 1950. La 3 sonoriloj estis faritaj en 1828.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola inter arboj en korto ĉe la ĉefstrato. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. Pli supre fenestro estas videbla, la plej supre kvadrata turo altiĝas. La altara bildo estis pentrita de Pál Balkay.